Luna 25 (ruse Луна-25), aŭ antaŭe Luna-Glob (Луна-Глоб, "Luna Globo"), estas rusa kosmoesplormisio, kiu estis lanĉita la 11-an de aŭgusto 2023 al la Luno.

Artista bildigo de Luna 25

Luna 25 devis alteriĝi de la Suda Poluso de la Luno. La misio markis la revenon de Rusio al la Luno post kvin-jardeka hiato (la antaŭa luna misio de Sovetunio estis la Luna 24 provaĵo-revenmisio, en 1976) kiel parto de la projekto Luna. La kosmosondilo, kiu devis funkcii dum almenaŭ unu jaro, kunportis diversajn eksperimentojn kaj teknologiajn demonstrantojn same kiel borilon, por kolekti grundajn specimenojn por analizo.

La reveno al la Luno de Rusio estis decidita en 2012 post la fiasko de la marsa misio Phobos-Grunt. Tamen, la konstruado de Luna 25, malhelpita pro la perdo de kapabloj de la rusa spaca industrio, estis tre malrapida. Luna 25 devis pavimi la vojon por la lanĉo de aliaj, pli ambiciaj lunaj misioj, nome Luna 26, Luna 27 kaj Luna 28. La misio Luna 25 estis lanĉita la 11-an de aŭgusto el la kosmodromo Vostoĉnij en la rusa Malproksima Oriento. La sondilo kraŝis sur la Luno naŭ tagojn poste, nome la 20-an de aŭgusto, dum la surteriĝofazo.

Jurij Borissov, la direktoro de Roskosmos (la Federacia Kosma Agentejo de Rusio) malkaŝis la ĉefan kaŭzon de la kraŝo de la rusa sondilo Luna-25, kiu okazis unu tagon antaŭ la planita alluniĝo. "Bedaŭrinde, la motoro ne haltis kiel planite, laŭ la ciklogramo, [...] funkciante dum 127 sekundoj anstataŭ dum 84 sekundoj," Jurij Borissov raportis vive sur la televidkanalo Rossiya 24, aldonante, ke la sondilo "fakte kraŝis" kontraŭ la natura satelito de la Tero. Restas vidi tion, kio kondukis al ĉi tiu efiko. Kiel tia, urĝa komisiono komencis studi la cirkonstancojn kaj devus prezenti siajn unuajn rezultojn en proksima estonteco, kiuj estos konsiderataj por la venontaj misioj, diris sinjoro Borissov."<ref>" https://fr.sputniknews.africa/20230821/le-chef-de-roscosmos-devoile-les-raisons-de-lecrasement-de-la-sonde-russe-luna-25-1061499630.html?rcmd_alg=collaboration2