Lund ("bosko") estas universitata urbo en suda Svedio, en la historia provinco Skanio, la moderna provinco Skåne län kaj la regiono Götaland. La komunumo de Lund fine de 2010 havis 82 800 loĝantojn.

Lund
urbo
Universitato de Lund
Blazono
Ŝtato Svedio Svedio
Historia provinco Skanio
Moderna provinco Skåne län
Regiono Götaland
Situo Lund
 - koordinatoj 55° 42′ 00″ N 13° 12′ 00″ O / 55.70000 °N, 13.20000 °O / 55.70000; 13.20000 (mapo)
Areo 25,75 km² (2 575 ha)
Loĝantaro 82 800 (31.12.2010)
Denseco 3 215,53 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo kadre de Svedio
Situo kadre de Svedio
Situo kadre de Svedio
Vikimedia Komunejo: Lund
Retpaĝo: www.lund.se
Map

La universitato de Lund fondita en 1666 estas la dua plej malnova en Svedio, post la universitato de Upsalo fondita en 1477.

La tiel nomata "studenta urbo" (pli ol triono de la loĝantoj estas studentoj) estas la dekunua plej granda urbo en Svedio kaj, post Malmö kaj Helsingborg, la tria plej granda urbo en Skanio. Ĝi estas karakterizita de multnombraj kafejoj, parkoj kaj malnovaj brikoj fasadoj. La universitata urbo estas kultura centro de la Sudo kaj estas ĉefurbo de samnoma komunumo. Ĝi estas konsiderata la plej rapide kreskanta urbo en la lando.[1][2]

Famuloj redakti

En Lund mortis hungardevena Marcell Riesz (matematikisto), kiu longe instruis en la loka universitato.

Notoj redakti

 
la urba katedralo