Lupfig

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lupfig (stacidomo).

Lupfig estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2080 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Lupfig
Blazono de Lupfig
Lupfig vidita de Kastelo Habsburgo
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 26′ 29″ N 8° 12′ 0″ O / 47.44139 °N, 8.20000 °O / 47.44139; 8.20000 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 29″ N 8° 12′ 0″ O / 47.44139 °N, 8.20000 °O / 47.44139; 8.20000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2080
Areo 5,15 km²
Alteco 399 m super marnivelo
Poŝtkodo 5242
Komunumkodo 4104
Mapo de Lupfig
vdr

Geografio redakti

Lupfig situas sur la ebenaĵo Birrfeld, kiu situas oriente de la rivero Aro kaj okcidente de Reuss. La setlejzono de Lupfig komplete kunkreskis kun tiu de la najbara komunumo Birr. En okcidento la komunumon limas la montoĉeno Chestenberg, kiu estas brako de la Falda Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 515 km², de kiuj 1,22 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,38 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 647 m s.m. sur la kresto de la monto Chestenberg, dum la plej malata punkto situas sur alteco de 386 m s.m. sur la ebenaĵo Birrfeld.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lupfig limas en nordo al Hausen, en oriento al Mülligen, en sudoriento al Birrhard, en sudo al Birr, en sudokcidento al Holderbank, kaj en okcidento al Scherz.

Trafiko redakti

 
Aerodromo Birrfeld

La komunumo estas trafike bonege atingebla. Lupfig disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Brugg kaj krome ankaŭ per poŝtaŭtolinio al Brugg estas konektita al la publika transportreto.

Tra Lupfig pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Brugg. Rekte norde de la komunumo troviĝas alverturejo al la svisa aŭtovojo A3, kiu formas la nordan komunumlimon, kaj tri kilometrojn sude de ĝi ekzistas ankaŭ alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.

En oriento de la komunumo situas la aerodromo Birrfeld, kiu estas la hejbazo de diversaj aersportgrupoj. Ĝia ICAO-kodo estas LSZF.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lupfig datiĝas el la jaro 1273 kiel Lupfanch, kiam Grafo Rudolfo de Habsburgo, la posta imperiestro de la Sankta Romia Imperio, cedis la vilaĝon al la Monaĥejo Vetingo por pagis ŝuldojn. En la jaro 1397 la rajtoj pri Lupfig estis ceditaj al la Monaĥejo Königsfelden.

En la jaro 1415 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Lupfig fariĝis nun parto de la Berna Argovio. En la jaro 1528 la Monaĥejo Königsfelden kadre de la reformacio estis mondigita, kaj la iama propra voktejo de la Habsburgo nun fariĝis la berna voktodistrikto Königsfelden.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Lupfig fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti