Lustro estas plurbranĉa pendlumigilo, plej ofte el vitro.

lustro de la palaco Dolmabahçe en Istanbulo

Laŭ Francisko Azorín Lustro estas Multbranĉa pendanta kandelingo el metalo aŭ kristalo; ofte luksa verko.[1] Li indikas etimologion el la latina lustrare (briligi), el lux (lumo). Kaj li aldonas la terminon polikliniko.[2]

Historio redakti

En la epokoj antaŭ la invento de elektra lumo, oni per lustroj plenaj je kandeloj lumigis grandajn halojn, kaj pro la reprezenta karaktero de multaj el tiaj grandaj haloj ankaŭ la lustroj fariĝis imponaj kaj valoraj dekoraĵoj - ofte el oro aŭ arĝento, foje pendigataj per vitraj kristaloj, kiuj aldone refraktis la kandelan lumon kaj ankoraŭ plialtigis la lustran brilon.

 
lustro el la epoko de Rokoko kun koloraj vitraĵoj el Murano

Pro tiu pompa, monumenta efiko de grandaj lustroj oni ankaŭ post la invento de elektra lumo uzas ilin ankaŭ kun elektraj ampoloj en reprezentaj haloj - grandparte de historiaj konstruaĵoj kiel kasteloj, parlamentajoj, urbodomoj, kortumoj ktp. Ekzemplo de moderna konstruaĵo, kies arkitekturo malavare uzas la reprezentan efikon de grandaj lustroj, estas la Palaco de Paco en Hago - la sidejo de la Internacia Kortumo.

 
 Lustro verŝis abundan molan elektran lumon[3] 

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 130.
  2. Azorín, samloke.
  3. Ivan G. Ŝirjaev: Sen Titolo, ĉapitro 8-a