Luterana preĝejo (Vár)

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario (la plej malnova luterana preĝejo de Buda), en urbo Budapeŝto, en distrikto Vár (distrikto).

Luterana preĝejo de
Vár
Luterana preĝejo en Vár
Luterana preĝejo en Vár
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Vár (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Dato de konsekro 1895 (rekonsekro en 1948)
Konsekrinto Sámuel Sárkány
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Mór Kallina
Konstrustilo grandparte novbaroka
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua luterana preĝejo en Buda konstruiĝis en 1846 en alia placo en la proksimeco. Tiun lokon la ŝtato oficiale pretendis, tial la nova preĝejo pretiĝis en 1895. En 1945 pro bombo la preĝejo grandparte detruiĝis. Dum la sekvaj jaroj ĝi rekonstruiĝis, fine en 2008 ĝi renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La navo komenciĝas en preskaŭ duonronda parto, kie estas la enirejo, kiun 2 kolonoj limas. Super la enirejo unusola turo altiĝas. Ekstere ono metis memortabulon pri pastro Gábor Sztehlo, kiu savis judajn geknabojn. Interne 2 galerioj troviĝas. Post la altara tablo impona ligna kruco estas videbla.

Daŭrigo de la preĝejo estas loĝlokoj de pastroj, la oficejo, kiun profitas ankaŭ la germana minoritato.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio