Luther-monumento de Erfurto

La Luther-monumento starigitis omaĝe al la reformanto antaŭ la Preĝejo de la komercistoj en la urbocentro de Erfurto.

La monumento sur la Anger-placo.
Episodoj de la vivo de Lutero ĉe la piedestalo.

Historio redakti

Luther vivis en Erfurto de 1501 al 1511, studis ĉe la universitato kaj frokiĝis en la aŭgustenana monaĥejo; sekve liaj ligoj al la urbo estas multnombraj kaj diversmanieraj.

Laŭ ideo de la landa asembleo de Evangelischer Bund en 1881, oni aranĝis en la datrevena jaro 1883 societon prizorgontan la starigon de Luther-monumento kaj la monkolektadon. La kostoj estis je 72.000 oraj markoj kaj la skulptisto estis Fritz Schaper de Berlino.

En la 30-a de oktobro 1889, en la antaŭvespero de la Reformaciotago, la 6 metrojn alta monumento estis inaŭgurita. La loko antaŭ la Preĝejo de la komercistoj elektitis pro la tiea lutera prediko la 22-an de oktobro 1522. Tiuokaze li ankaŭ finis kvereleton konfesian.

Priskribo redakti

Montras la erfurta monumento la reformanton tenanta malfermitan biblion surmane. La dekstra mano tamen ne montras al speciala citaĵo sed nur helpas al la maldekstra teni la sanktan libron. La vizaĝtrajtoj estas malpli instrua kaj kredatestanta ol malkovrema kaj miranta: tiel li eble konfrontiĝis al teologiaĵoj dum sia erfurta tempo.

Sur la soklo estas portretita tri periodoj de lia vivo:

  • Lutero kiel studento.
  • La monaĥiĝo de Lutero.
  • La solena akcepto fare de la universitatanoj en la 6-a de aprilo 1521.

La antaŭa parto havas enskribaĵon tekstantan la biblian verseton: Mi ne mortos, sed mi vivos, kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo (Ps 118,17)

Literaturo redakti

  • Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm. Essen 2013, ISBN 978-3-8375-0987-8. p. 44-45
  • Steffen Raßloff: Denkmale in Erfurt: Symbol der Lutherstadt. En: Thüringer Allgemeine de la 30-a de julio 2011.
  • Michael Friese: "Ich habe den inspirierten Luther dargestellt. Das Erfurter Lutherdenkmal von Fritz Schaper", en: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt, vol. 76 (2015), p. 220-266. Versio mallongigita troviĝas apud: Reformation in Bewegung. Erfurt zwischen 1517 und 2017, eldonis Evangelischer Kirchenkreis Erfurt, Evangelische Verlagsanstalt, Lepsiko: 2017, p. 61-85, ISBN 978-3-374-05241-7

Eksteraj ligiloj redakti