Luyano (prononcu lujano) estas kvartalo de la municipo Diez de Octubre en la Provinco de Havano en Kubo.

Luyanó
Strato en Luyanó
Strato en Luyanó
Strato en Luyanó
setlejo
Administrado
Provinco Havano
Komunumo Diez de Octubre
Fondita 1849
Demografio
Loĝantaro 100 000  (en 2011)
Geografio
Geografia situo 23° 5′ N, 82° 21′ U (mapo)23.088055555556-82.356666666667Koordinatoj: 23° 5′ N, 82° 21′ U (mapo)
Alto 50 m
Areo 2 km² (200 ha)
Luyanó (Kubo)
Luyanó (Kubo)
DEC
Luyanó
Luyanó
Situo de Luyanó

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luyanó [+]
vdr

Geografio redakti

Luyanó situas en la centro de la municipo Diez de Octubre sude de la urbo Havano. La origine kampara vilaĝeto estis dum la 19-a jarcento komplete absorbita de la kreskanta ĉefurbo.

Historio redakti

La vilaĝo Luyanó estis fondita en la jaro 1849 kiel kampara vilaĝeto apud ponto trans la rivereto, laŭ kiu la loko estis nomita. Origine Luyanó estis setlejo de la municipo San Miguel del Padrón. Post kvereloj inter Havano kaj Guanabacoa Luyanó finfine estis atribuita al la urbo Havano. En la jaro 1976 ĝi estis integrita al la tiam kreita municipo Diez de Octubre.

Evoluo de la loĝantaro redakti

En la jaro 1853 Lyuano havis 49 loĝantojn. Laŭ la kuba popolnombrado ĝi nombris en 1919 14439 loĝantojn, en 1931 jam 35720 kaj en 1949 41038. Nuntempe pli ol 100000 personoj vivas en la intertempe komplete urba Luyanó.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti