Luzacia lignita regiono

La luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignitominada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio de Germanio. Al ĝi apartenas la nun ankoraŭ aktivaj lignitominaj teritorioj Boxberg-Nochten, Boxberg-Reichwalde, Welzow-Süd, Jänschwalde kaj Cottbus-Nord. Per la tie subĉiele minata lignito proviziĝas la elektraj energicentraloj Jänschwalde, Schwarze Pumpe kaj Boxberg, kaj la hejtaj centraloj Berlin-Klingenberg kaj Chemnitz. La rekte atingita energio (kaj elektro kaj hejtada varmakvo) sume estas proksimume 800 megavatoj.

germanlingva skema mapo de la luzacia lignita regiono kun energicentraloj kaj lignitominadaj areoj - ĝis la jaro 1990 ĝi etendiĝis pli suden, ĝis la trilanda limpunkto de la tiam socialismaj ŝtatoj GDR, Pola Popola Respubliko kaj Ĉeĥoslovakio

La aktivaj lignitominejoj de la regiono en 2009 konsumis 230 milionojn kubajn metrojn da akvo - pli ol ĉiuj aliaj akvokonsumantoj de la regiono kune: por komparo, en la tuta federacia lando Brandenburgio industrio, agrikulturo kaj akvocentraloj provizantaj la civitanojn kune konsumis 160 milionojn kubajn metrojn da akvo.[1]

La ĉiutagajn problemojn de la lokuloj, la medimalpurigon kaj la fortajn pejzaĝajn ŝanĝojn per la minado de lignito en la 1970-aj ĝis 1990-aj jaroj cetere aparte publike temigis la loka kantaŭtoro Gerhard Gundermann.

Referencoj redakti