Tiu ĉi artikolo temas pri geomorfologia tutaĵo. Pri protektita pejzaĝa regiono temas artikolo Protektita pejzaĝa regiono Luzacia montaro.

Luzacia montaro (ĉeĥe: Lužické hory, germane: Lausitzer Gebirge) situas en la nordo de Ĉeĥio kaj en la sudoriento de Germanio, proksime al la punkto, kie renkontiĝas la limoj de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando (respektive la historiaj regionoj Bohemio, Saksio kaj Silezio). La montaron apudas Bohemia baseno kaj la urbo Česká Lípa en sudokcidento, Bohemia mezmontaro en sudo, Elba Grejsmontaro en nordokcidento, la urboj Zittau kaj Liberec en nordoriento. La rivero Niso, kiu trafluas Liberec kaj preterpasas Zittau, apartigas Luzacian montaron dis de la proksima Izera montaro. Sudoriente najbaras Jeŝteda montaro, ĉeĥe: Ještědské Pohoří, (nomita laŭ la monto Ještěd; 1012 m), kiun tradicie oni rigardis parton de Luzacia Montaro. Ĉiukaze ambaŭ formas parton de la sudetaj montaroj kaj konsistas grandaparte el grejso kaj parte ankaŭ el bazalto, kiuj apogas sin je granita soklo de antaŭkambria origino.

Luzacia montaro
ĉeĥe: Lužické hory, germane: Lausitzer Gebirge, germane: Góry Łużyckie
montaro
Montopinto de Luzo vintre
Oficiala nomo: Luzacia montaro
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Germanio Germanio
Regionoj Liberec Ĉeĥio, Ústí nad Labem Ĉeĥio
Distrikto Distrikto Görlitz Germanio
Historiaj regionoj Bohemio, Saksio, Silezio, Supra Luzacio
Parto de Okcidentaj Sudetoj
Akvejo Kamenice, Ploučnice, Neiße
Plej alta punkto
 - situo Luzo
 - alteco 793 m s. m.
 - koordinatoj 50° 50′ 56″ N 14° 38′ 49″ O / 50.84889 °N, 14.64694 °O / 50.84889; 14.64694 (mapo)
Areo 242,00 km² (24 200 ha)
Geologia konsisto grejso, bazalto
Plantaro fago
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
Situo enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
Situo enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
Vikimedia Komunejo: Lusatian Mountains
Portalo pri Geografio
Monto Luzo

La plej altaj montoj estas Luzo (sorabe kaj ĉeĥe: Luž; 793 m, esperante: Luzo) kaj Pěnkavčí Vrch (germane: Finkenkoppe; 792 m). Pliaj konataj altaĵoj estas Jedlová (Tannenberg; 774 m), Klíč (Kleiß; 760 m) kaj der Hochwald (750 m), kiuj origine estis vulkanoj.

La germanan parton de Luzacia Montaro oni kutime diferencigas je du partoj kaj nomas ilin Lausitzer Bergland kaj Zittauer Gebirge.

Rilataj temoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti