Luzia estas la nomo de skeleto trovita en la kaverno Lapa Vermelha en la regiono de Lagoa Santa, Minas Gerais, Brazilo inter la jaroj 1974 kaj 1975. Temas pri preskaŭ kompleta skeleto, kiu ricevis la oficialan sciencan nomon homedo 1 de Lapa Vermelha IV.

Luzia
Persona informo
vdr
La ŝtato Minas Gerais en Brazilo

Historio de la malkovro redakti

La serĉlaboroj ekis en 1971 en Lapa Vermelha. La serĉistoj francaj kaj brazilaj trovis unue karbonon, kio esperigis al ili trovi homajn restojn. En 1974 estis elfositaj la unuaj ostoj kaj la sekvan jaron la kranio. La restoj estis fosiliiĝintaj, je 13 m da profundeco, estis tiu de virino inter 20 kaj 25-jara, 1,5 metrojn alta, kiu estis unu el grupo de ĉasistoj-kolektistoj, kiu eble mortis akcidente.[1]

Nur en 1995 daŭrigos la esploro de la skeleto. Walter Neves de la universitato de San-Paŭlo rimarkis kelkajn mankajn ecojn pri modernaj kranioj: tiu ĉi estis tro mallarĝa kaj ovala, la vizaĝo antauenigita kaj prognata. Li petis Richard Neves, antropologa fakulo de la universitato de Manchester rekonstrui la vizaĝon per komputila tomografio: bildo de la rekonstruo Arkivigite je 2006-11-18 per la retarkivo Wayback Machine. Oni nomis ĝin Luzia aŭ Lucia pro la maljuneco kaj paralelo kun la malkovro en 1974 de Lucy en Afriko fare de Yves Coppens.

Prezentita en marto 1999 la bildo de Luzia ĉirkaŭiris la mondon: ŝi similas al afrikanoj aŭ aŭstraliaj indiĝenoj.

Signifo redakti

Laŭ Neves, la prauloj de Luzia eble venis el Afriko navigaciantaj la nur ĉirkaŭ 2000 km inter la plej okcidenta parto de Afriko kaj la plej orienta parto de Brazilo, helpataj de marfluoj kaj ventoj. Eblas ankaŭ, ke ili venis el Oceanio. La respondo troviĝas eble en la prahistoriaj pentraĵoj de Kimberley en la nordo de Aŭstralio: Grahame Walsh, fakulo pri prahistoria arto, trovis la pentraĵon la plej maljunan en la mondo, kiu estas almenaŭ 17.000, sed eble 50.000-jara. Montriĝas grandega boato, nekonata de nuntempaj aborigenoj kun grava detalo: alta pruo, signo de altmara navigacio, senutila sur trankvilaj akvoj.

La skeleto de Luzia kaj 75 aliaj kranioj trovitaj je la sama loko ebligas datigon de la plej maljunaj skeletoj de Sud-Ameriko inter 20.000 kaj 35.000 jaroj. La morfologio korespondas al afrika aŭ melanezia tipo. Aliaj kranioj trovitaj en Kalifornia Duoninsulo estas sammorfologiaj. Tiuj praamerikanoj alvenis longe antaŭ la lasta glaciepoko kaj la migradoj de la mongoltipaj popoloj.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  • Fundação Museu font Homem Americano (FUMDHAM) ; Fundação Seridó, boa moyen Viagem 5212, Ana Nery, 816. , Recife 51030-000 ; Brésil.