Luzona ruĝvostulo

La Luzona ruĝvostulo (Rhyacornis bicolor) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Rhyacornis, kiu havas krom tiun specion, kiu estas endemismo de la nordo de Filipinoj, nur alian kiu estas pli disvastigata en multaj sudaziaj landoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj ĉiam ĉe riveroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ili formas parton de la grupo de la ruĝvostuloj, sed ne estas proksimaj parencoj de la veraj ruĝvostuloj nome fenikuroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Luzona ruĝvostulo
Luzona ruĝvostulo
Luzona ruĝvostulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Rhyacornis
Specio: Rh. bicolor'
Rhyacornis bicolor
(Ogilvie-Grant, 1894)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Illustration av en luzonrödstjärt.

Ĝi estas 15 cm longa birdo kun ĝenerala bluoranĝa koloro. Masklo havas malhelajn grizbluajn suprajn partojn, nuance al bruno en flugiloj. Tre oranĝbrunaj pugo, vosto kaj ventro. La ino estas simila, kvankam pli senkolora kun pli brunecaj pugo kaj vosto.

La voĉo estas komponita de altatonaj fajfoj.

La populacio estas ĉirkaŭkalkulita inter 2,500 kaj 10,000 individuoj, sed malpliiĝanta, ĉar estas danĝera minaco de redukto de habitato. La teritorio estas ĉirkaŭkalkulata je 7,200 km². La Luzona ruĝvostulo estas endemia de Filipinoj, kie ĝi loĝas ĉefe en sudo de Cordillera Central kaj ankaŭ ĉe montaro Sierra Madre en Luzono. Ĝenerale ĝi estas nekomuna kaj probable malpliiĝanta pro malgranda habitato ene de malgranda teritorio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti