Lvová
Lvová (ĝis la jaro 1950 Lemberk, germane Lämberg) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Jablonné v Podještědí en distrikto Liberec. Ĝi troviĝas proksimume 3 km nordoriente de Jablonné v Podještědí. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 51 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 135 loĝantoj. En la katastro de la vilaĝo situas kastelo Lemberk.
Lvová (Lemberk) | |
germane Lämberg | |
vilaĝo | |
Fervoja haltejo Lvová
| |
Oficiala nomo: Lvová | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Liberec |
Administra municipo | Jablonné v Podještědí |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | PPR Luzacia montaro |
Montaro | Zakupa montetaro |
Memorindaĵo | Lemberk kastelo |
Domoj | 51 2011 |
Situo | Lvová |
- koordinatoj | 50° 46′ 57″ N 14° 47′ 25″ O / 50.78250 °N, 14.79028 °O (mapo) |
Katastro | 5,73 km² (573 ha) Lvová |
Loĝantaro | 135 (2021) |
Denseco | 23,56 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 471 25 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Lvová | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Lvová estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,73 km².
Loĝantaro
redaktiEvoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 715 |
1880 | 627 |
1890 | 576 |
1900 | 545 |
1910 | 526 |
1921 | 517 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 563 |
1950 | 270 |
1961 | 324 |
1970 | 281 |
1980 | 191 |
1991 | 137 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 118 |
2011 | 137 |
2021 | 135 |
Domaroj
redaktiKonsisto de Lvová estas jenaj domaroj:
- Kněžičky (ger. Kleinherrndorf, resp. Kleinhirndorf)
- Židovice (ger. Jüdendorf)
- Zpěvná (ger. Vogelgesang, resp. Vogelsang)
- Kunová (ankaŭ Kunov aŭ Kunvald, ger. Kunwalde, resp. Kunwalden aŭ Kunewalden) – jam preskaŭ pereinta domaro,[1] el kiu post detruado en la postmilita periodo restis sole du konstruaĵoj (domoj n-ro 26 kaj 27), antaŭe apartenis al ĝi krom aliaj granda senjora korto, kiun ĝis nun rememorigas surkreskinta fiherbo en herbejoj
Pluaj fotoj
redakti-
Lvová
-
Lvová
-
Lvová
-
Lvová
-
Lvová
-
Lvová