Lvova ribelo

(Alidirektita el Lvova Ribelo)

La Lvova Ribelo (en pola: powstanie lwowskie, akcja Burza) estis armita insurekcio fare de la sekretaj fortoj de la Pola Enlanda Armeo (en pola: Armia Krajowa) nome de la Pola Rezistomovado kontraŭ la okupacio fare de Nazia Germanio de la urbo Lwów aŭ Lvovo (nune Lviv, Ukrainio) en la lastaj stadioj de la Dua Mondmilito. Ĝi startis la 23an de julio 1944 kiel parto de sekreta plano lanĉi la tutlandan insurekcion kodnomita Operaco Tempesto antaŭ la avanco de la Ruĝa Armeo en la Orienta Fronto. La Lvova Ribelo daŭris ĝis la 27a de julio kaj rezultis en la liberigo de la urbo. Tamen, tuj post la liberigo, polaj soldatoj estis arestitaj de la liberigintaj sovetoj.[1] Sekve kelkaj estis devigitaj aliĝi al la Ruĝa Armeo, dum aliaj estis senditaj al Gulagaj malliberejoj. La urbo mem estis okupita de Sovetunio.[2]

Notoj redakti

  1. Jerzy Jan Lerski, Piotr Wróbel, Richard J. Kozicki, Historical Dictionary of Poland, 966-1945. Greenwood Publishing Group, 1996, ISBN 0-313-26007-9, Google Print, p. 404. Alirita la 2an de februaro 2019.
  2. Jerzy Węgierski (1989), W lwowskiej Armii Krajowej PAX, Warszawa; ISBN 83-211-1044-4 via Google Books. Alirita la 2an de februaro 2019.