Lyle Mays (naskiĝis la 27-an de novembro 1953 en Wausaukee, Viskonsino, mortis la 10-a de februaro 2020 en Los-Anĝeleso) estis usona ĵazpianisto. Li famiĝis pro sia kunlaboro kun Pat Metheny. Li estas kunfondinto kaj ĝis nun membro de la bando Pat Metheny Group.

Lyle Mays
Persona informo
Naskonomo Lyle David Mays
Naskiĝo 27-an de novembro 1953 (1953-11-27)
en Wausaukee
Morto 10-an de februaro 2020 (2020-02-10) (66-jaraĝa)
en Simi Valley
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Norda Teksaso • University of Wisconsin–Eau Claire
Okupo
Okupo pianistoorgenistokomponisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.lylemays.com/
vdr

Vivo redakti

Lyle Mays naskiĝis en 1953 je Wausakee en la usona ŝtato Viskonsino kiel plej aĝa el tri gefratoj. La du gepatroj prizorgis la muzikadon, la patrino ludis pianon en la diservo de la paroĥo, la patro ludis gitaron laŭ aŭdo. Jam tre frue je Lyle montriĝis treegajn talentojn sur matematika-muzika kampo. Lia unua pianluda instruistino cedis al la infano kun absoluta tonsento liberecon por ĉiu esploro, sen postuli disciplinon je la ekzercado. Proksimume dekjara Lyle akompanis la paroĥan kantadon de la preĝejo per orgeno. Samtempe li helpis la matematik-instruiston en la lernejo je la klarigoj dum la lecionoj. Muzikaj someraj tendumadoj kunigis lin kun Rich Matteson, kiu entuziasmigis lin por ĵazo. En la aĝo de 17 li studis ĉe la Ŝtata Universitato de Norda Teksaso, kiu estas fama pro la vasta kampo por improvizad-kunsidoj, kiun ĝi cedas al la studentoj. Tie li evoluis al pianisto, muzikil-klavaristo, aranĝisto kaj komponisto. Li kontribuis ĉiujn komponaĵojn (escepte de peco de Chick Corea) kaj aranĝaĵojn por la muzikalbumo Lab '75 de la One-O'Clock-Lab Bando, kiu estis kandidatigita por Grammy. En 1975 li renkontiĝis post kelkaj telefonadoj kun gitaristo Pat Metheny, kune kun kiu li fondis en 1977 la bandon Pat Metheny Group. Ĉi tiu fariĝis la plej sukcesa ĵazensemblo de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kaj estas nun (2006) ankoraŭ tre populara, sen iam ajn cedus al modaĵoj.

Verkado redakti

En la Pat Metheny Group Lyle Mays kunverkas intime kun Pat Metheny la komponadon kaj aranĝadon de la muzikpecoj, je kio liaj komplikaj harmonioj kaj la uzado de nekutimaj mezuroj konsistigas la apartan karakteron de la sonregistraĵoj.

Je lia propra nomo ĝis nun ekestis nur malmultaj muzikalbumoj. Inter ili troviĝas la du sonregistraĵoj Lyle Mays kaj Street Dreams, kiuj daŭrigas sone kaj teme la verkadon kun la Pat Metheny Group. La albumo "Fictionary" tamen estas sonregistraĵo de „klasika“ ĵaztriopo kun Marc Johnson ĉe kontrabaso kaj Jack DeJohnette ĉe frapinstrumentaro.

Solo: Improvisations for Expanded Piano estas la ĝis nun plej ambicia albumo. Estas improvizita pianomuziko, je kio li per la piano mastruma krome elektronikajn songenerilojn. Ĉi tiu tekniko estas ankaŭ observebla je koncertoj de la Pat Metheny Group, kie Lyle Mays realigas la komplikajn aranĝaĵojn kaj sonstrukturojn foje nur sidanta ĉe la pianego.

Krome li surdiskigas muzikon por infanoj, ekzemlple la anglan rakonton Tale of Peter Rabbit, laŭtlegitan de Meryl Streep.

Diskoj redakti

Lyle Mays

  • Lyle Mays, Geffen, 1986
  • Street Dreams, Geffen, 1988
  • Fictionary, Geffen 1993
  • The Debussy Trio - In the Shadow of a Miracle, Sierra Classical, 1996
  • Solo, Warner Brothers 2000

Pat Metheny Group

  • Watercolors, 1977, ECM
  • Pat Metheny Group, 1978, ECM
  • American Garage, 1980, ECM
  • As Falls Wichita, so Falls Wichita Falls, 1981, ECM
  • Offramp, 1982, ECM
  • Travels, 1983, ECM
  • First Circle, 1984, ECM
  • Still Life (Talking), 1987, Geffen
  • Letter From Home, 1989, Geffen
  • The Road to you, 1993, Geffen
  • We Live Here, 1995, Geffen
  • Quartet, 1996, Geffen
  • Imaginary Day, 1997, WB
  • Speaking of Now, 2002, WB
  • The Way Up, 2005, Nonesuch

Eksteraj ligiloj redakti