Lynn Margulis (naskiĝis la 5-an de marto 1938, en Chicago, Usono, mortis la 22-an de novembro 2011, en Amherst) estis usona biologino. Ŝi estis profesoro ĉe la Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst.

Lynn Margulis
Persona informo
Lynn Margulis
Naskiĝo 5-an de marto 1938 (1938-03-05)
en Ĉikago
Morto 22-an de novembro 2011 (2011-11-22) (73-jaraĝa)
en Amherst
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe MadisonUniversitato HarvardUniversitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de Masaĉuseco ĉe Amherst • University of Chicago Laboratory Schools vd
Familio
Edz(in)o Carl Sagan vd
Infanoj Dorion Sagan • Jeremy Sagan vd
Profesio
Okupo evolutionary biologist • universitata instruisto • botanikistozoologo • ekologo • mikrobiologo vd
Laborkampo ĉelbiologio vd
Verkado
Verkoj On the origin of mitosing cells vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia plej konata scienca atingo estas la remalkovro kaj pluevoluigo de la teorio pri endosimbiozo, kiu estis proponita jam en 1883 de Andreas Franz Wilhelm Schimper kaj reproponita 1905 de Konstantin Sergejeviĉ Mereĵkovski.

La teorio pri endosimbiozo supozas, ke ĉelaj organeloj kiel kloroplastoj kaj mitokondrioj origine estis memstaraj prokariotaj organismoj, kiuj frue en la evoluo eniris simbiotan kunlaboron kun aliaj ĉeloj, kiuj tiel fariĝis eŭkariotoj.

Lynn Margulis estis edzino de Carl Sagan. Ŝi havas kvar gefilojn (du kun Sagan).

Literatur redakti

Eksteraj ligiloj redakti