Mária Gál-Tamási
(Alidirektita el Mária Gál Tamási)
GÁL-TAMÁSI Mária [ga:l tama:ŝi] (naskiĝis la 7-an de aprilo 1964 en Kluĵo (Rumanio)) estas hungara violonistino.
Mária Gál-Tamási | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1964 (60-jaraĝa) en Kluĵo |
Ŝtataneco | Rumanio • Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Zsombor Gál -Tamási |
Okupo | |
Okupo | violonisto |
Ŝi estas la edzino de violonisto Zsombor Gál-Tamási.
Kariero redakti
Mária Gál-Tamási diplomitiĝis pri violonludo en Muzika Altlernejo de Kluĵo en 1986 kaj ŝi translokiĝis en Hungarion en 1990. Ŝi estis anino de orkestroj filharmoniaj de Satmaro ĝis 1988 poste de Braŝovo ĝi 1990. Ŝi gajnis plurajn unuajn premiojn (Bukareŝto, Temeŝvaro, Braŝovo). De 1990 ŝi estis koncertmajstrino de Kameropero de Budapeŝto kaj de Simfonia Orkestro Honvéd. De 1994 ŝi estas violonistino de la Festivalorkestro de Budapeŝto. Ŝi estas anino de Arĉkvarteto Grassalkovich de Gödöllő.
Fonto redakti
- Biografiaj indikoj[rompita ligilo]