Mária Mednyánszky
Mária Mednyánszky [mednjAnski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Mednyánszky Mária estis hungara tablotenisisto, mondĉampiono, trejnisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Klucsik Jenőné.
Mária Mednyánszky | |
---|---|
Mária Mednyánszky | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1901 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de decembro 1978 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | tablotenisisto • sporta trejnisto |
Mária Mednyánszky[1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1901 en Budapeŝto, ŝi mortis la 22-an de decembro 1978 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Mária Mednyánszky inter 1925-1939 estis tablotenisisto en ĉefurba sportklubo. Ŝi estis hungara ĉampiono 22-foje inter 1928-1939 unuoble, induope, variduope aŭ teame, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1926-1936 29-foje. Ŝi estis la unua en mondĉampionumoj 18-foje inter 1926-1935 unuoble, induope aŭ variduope. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1939. En la jaroj 1941 kaj 1942 ŝi estis trejnisto de la hungara ina nacia teamo.
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM178914 hungarlingva datenaro de muzeo