Márta Blaha
hungara aktoro
Márta Blaha, laŭ hungarlingve kutima nomordo Blaha Márta estas hungara aktoro, operetkantisto, operkantisto. Ŝia praavino estis Lujza Blaha.
Márta Blaha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1939 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | József Németh |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Márta Blaha[1][2] naskiĝis la 17-an de novembro 1939 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Márta Blaha akiris diplomon en pedagogia altlernejo, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en migra "vilaĝteatro" en 1959. Inter 1967-1969 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Miskolc), poste ŝi revenis al la vilaĝteatro. Inter 1972-1976 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Pécs), pli poste de armea teatra trupo. En tiuj teatroj ŝi estis aktoro kaj same ŝi kantis en operoj kaj operetoj. Ŝia edzo estis operkantisto.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Sofoklo: Antigona - Isméne
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro - Barbarina
- Die Zauberflöte - Papagena
- Hervé: Mam'zelle Nitouche - Denise de Flavigny
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Iluska (ina ĉefrolo)
- Jenő Huszka: Gül baba - Leila
- Ferenc Lehár: Víg özvegy - Glavári Hanna
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Fagyosszentek (1962) - Rozi
- Prakovszky a siket kovács (televizia filmo, 1963) - Gáll Piroska
- A szerelem határai (1974) - Schillerné