Márton Balázs (etnografo)

BALÁZS Márton (bala:ĵ) estis rumanuja hungara etnografo, folkloristo naskita en Szilágysomlyó la 22-an de septembro 1867 kaj mortinta la 25-an de julio 1948 en Sfântu Gheorghe.

Biografio redakti

Ekde 1893 ĝis 1915 Balázs estis instruisto, direktoro de lernejo en Kézdivásárhely. Inter 1894 kaj 1905 li kolektis kun instruistoj kaj kun siaj lernantoj folkloron kaj popolkutimojn. Li estigis kolekton enhavantan pli ol 6000 pecojn, kiujn li dividis inter la muzeoj de Kézdivásárhely kaj Sepsiszentgyörgy. Li vivis ekde la jaroj de 30-aj en Sfântu Gheorghe. Liajn studojn publikis la Ethnographia kaj Értesítő de Székely Nemzeti Múzeum. En la dua volumo (Bp., 1909) de libroserio A magyar nép művészete redaktita de Dezső Malonyai li verkis la partojn pri la popolkostumoj kaj popolkutimoj de Háromszék.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Adatok Háromszék vármegye néprajzához (Sepsiszentgyörgy, 1942).

Literaturo redakti

  • Balassa Iván: B. M. (Ethnographia, 1943. 2. sz.);

Fontoj redakti