Márton Istvánovits

hungara filologo, folkloristo

Márton Istvánovits [iŝtvAnoviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Istvánovits Márton estis hungara folkloristo, filologo.

Márton Istvánovits
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1930 (1930-09-15)
en Toponár
Morto 7-an de aprilo 1991 (1991-04-07) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo etnografo • folkloristo • filologo
vdr

Márton Istvánovits[1][2] naskiĝis la  15-an de septembro 1930(nun 1930-09-15) en Toponár (nuntempa urboparto de Kaposvár), li mortis la 7-an de aprilo 1991 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Márton Istvánovits akiris etnografian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955. En la lasta studjaro li praktikadis en etnografia muzeo en Budapeŝto, poste li estis aspiranto en Ŝtata Universitato de Tbiliso 4 jarojn. En 1959 li kandidatiĝis el filologio, kiun oni valorigis post la hejmenveno al Budapeŝto. Inter 1959-1962 li estis lektoro en la Universitato Loránd Eötvös, poste li laboris en la Hungara Scienca Akademio ĝis sia morto. Komence li esploris kaŭkazajn fabelojn, legendojn, mitojn, epopeojn, poste komparis ilin al la internacia legendaro. Li ankaŭ tradukis ilin, sed ili aperis nur postmorte. Lia edzino naskis 2 filinojn en 1956 kaj 1958.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Grúz adatok az építőáldozattal kapcsolatos monda- és balladatípus elterjedéséhez. (1958)
  • Adatok a besenyők történetéhez a grúz krónikák alapján. (1963)
  • A kaukázusi grúzok és a pireneusi baszkok. (1976)
  • Új elmélet az indoeurópai nyelvek és népek eredetéről. (1988)
  • A hétfejű Zarvas. Kaukázusi mítoszok, népmesék, mondák. (elektitaj tradukaĵoj, 2005)
  • Nartok. Kaukázusi hősi mondák. (kuntradukinto, 2009).

Fontoj redakti

Referencoj redakti