Márton Palkovich [palkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palkovich Márton estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Palkovics (sama prononco).

Márton Palkovich [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1606 en Hungara reĝlando en Vittenc (nuntempa Chtelnica en Slovakio). Li mortis la 15-an de septembro 1662 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).

Biografio redakti

Márton Palkovich aliĝis al la jezuitoj en 1625. Post siaj studoj li instruis diversajn studobjektojn ekde 1638 en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li estis rektoro inter 1648 kaj 1652, poste inter 1654 kaj 1658 [2]. Li estis rektoro en 1659 en Kassa unu jaron, poste li emeritiĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Exercitatio Philosophica ill. ac rev. archiepiscopo Strigoniensi Emerico Losi ... (1638)

Fontoj redakti