Mátyás Bolya
Mátyás Bolya [mAtjAŝ boja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bolya Mátyás estas hungara muzikisto (kobozisto, citristo, komponisto), altlerneja instruisto.
Mátyás Bolya | |
---|---|
Mátyás Bolya | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1977 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Mátyás Bolya [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1977 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Mátyás Bolya okupiĝis pri muziko jam en la familio. Li diplomiĝis en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt kaj ekde iam li instruas samloke (datenoj mankas eĉ en paĝo de la Universitato). Li fokusiĝas pri la kobozo, lia muziko laŭ tiu instrumento spegulas kaj modernecon kaj historiajn epokojn. Li havas statuson ankaŭ en muzikscienca instituto kaj li komponas muzikon por Pupteatro (Budapeŝto). Li fondis iam orkestron kaj eldonejon en 2005.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Kobozjáték a mai táncházas gyakorlatban (2001)
- Magyar citerazene I-II. (2008, lernolibro kun Sándor Balogh)
- Koboz ÉS/VAGY iskola? (2011)