Mátyás Dely [mAtjAŝ deli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dely Mátyás estis hungara bestokuracisto.

Mátyás Dely
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1832 (1832-02-23)
en Balmazújváros
Morto 18-an de aprilo 1918 (1918-04-18) (86-jaraĝa)
en Polgár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Mátyás Dely[1] naskiĝis la 23-an de februaro 1832 en Balmazújváros, li mortis la 18-an de aprilo 1918 en Polgár (urbo).

Biografio redakti

Mátyás Dely komence estis mallonge minoritano, soldato, aktoro, forĝisto, fine li akiris bestokuracistan diplomon en Reĝa Veterinara Instituto de Pest en 1860. En la sama jaro li edziĝis kaj estis bestokuracisto en grafa bieno de Hajdúdorog. Inter 1864 kaj 1892 li laboris en la plena ĉirkaŭaĵo de Hortobágy. Tiutempe vivis tie 35 mil da ŝafoj, 20 mil da bovoj, 12 mil da porkoj, 5500 da ĉevaloj. Depost 1892 li estis emeritita bestokuracisto en Polgár. En 1901 li ricevis reĝan premion. Lia edzino naskis plurfoje.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Gyakorlati s elméleti sertéstenyésztés (1867; 1876; 1898)
  • Állatorvosi jó tanácsok (1875; 1877; 1898)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Polgár (1981)
  • strato en Polgár (1988)
  • memortabulo en Balmazújváros (2017)

Fontoj redakti

Referencoj redakti