Mátyás Erdély [mAtjAŝ erdEj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdély Mátyás estas hungara kameraisto, reĝisoro, fotisto.

Mátyás Erdély (maldekstre)

Mátyás Erdély [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1976.

Biografio redakti

Pri lernojaroj de Mátyás Erdély mankas informoj. Li debutis kiel aktoro en 1994, krome li estis teatra fotisto. Post 2 jaroj li estis kameraisto kaj reĝisoro en mallonga filmo. Post jaroj li apartenis al stabo de eksterlandaj filmoj, baldaŭe li ricevis diversajn filmajn premiojn. En 2015 li estis kameraisto de hungara filmo "Filo de Saul". Tiu filmo ricevis Oskar-premion. En 2016 li ricevis premion Kossuth en Hungario.

Elektitaj filmaj laboraĵoj redakti

  • Esti Kornél csodálatos utazása (1994) - aktoro
  • H2O televizia filmo (1996) - kameraisto, reĝisoro
  • Before Dawn (2005) premiita kiel la plej bona kameraisto
  • My Backyard Was a Mountain usona mallonga filmo (2005) - kameraisto
  • The Counterpart hungara-nederlanda filmo (2008) - kameraisto
  • Miss Bala meksika filmo (2011) - kameraisto
  • Saul fia hungara filmo Oskar-premiita (2015) - kameraisto

Fontoj redakti