Mátyás Pribojszky

Mátyás Pribojszky [mAtjAŝ pribojski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pribojszky Mátyás estis hungara citristo, orkestrestro, verkisto.

Mátyás Pribojszky
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1931 (1931-06-24)
en Okány
Morto 17-an de oktobro 2014 (2014-10-17) (83-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Eszter Petrozsényi vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mátyás Pribojszky en 2011

Mátyás Pribojszky[1] naskiĝis la 24-an de julio 1931 en Okány, li mortis la 17-an de oktobro 2014.

Biografio redakti

Pri lernojaroj de Mátyás Pribojszky mankas informoj, nur estas sciata, ke li studis teknologion, poste li estis maŝinisto pri turbinoj en la industrio 2 jardekojn. Li estis memlernanto pri muziko kaj citro. Li evoluis novan teknikon, anstataŭ plumo li senpere tuŝis la kordojn. Li prezentis ĝin kun sukcesoj en popolmuzika festivalo en Kecskemét en 1969. Pro la sukcesoj li libertempe instruis citroludon, krome li prezentis ne nur popolmuzikon, krome ankaŭ klasikan muzikon ekde la 1980-aj jaroj. En 1972 li estis nomumita profesia citristo, la unua en Hungario. En 1981 li fondis citristan klubon, kiun li gvidis ĝis 1993. Li faris koncertojn ankaŭ en Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Japanio. En la 1980-aj jaroj li prezentis sin, kiel verkisto. En 1983 li fondis citrorkestron, la unuan en Hungario. Post 3 jaroj la orkestro ricevis la ĉefpremion en monda festivalo en Logroño. En 2005 li translokiĝis al Tata (Hungario). Li ricevis 2 premiojn en 2001 kaj 2014. Li havis edzinon.

Elektitaj muzikaj libroj redakti

  • Citera-iskola: kezdők részére (Citrolernejo por komencantoj)
  • A citeramozgalomról (Pri movado de citristoj, 1982)

Elektitaj libroj redakti

  • Csoda Józsefvárosban (novelaro, 1995)
  • Zendülés New Hungárián (noveloj, romanetoj, 1997)
  • Mesék a mából (2007)
  • Menedék (2014)
  • Gondolatunió (2016)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-27. Alirita 2019-07-27.