Märstetten
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Märstetten (stacidomo). |
Märstetten | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Weinfelden |
Koordinatoj | 47° 36′ 0″ N 9° 4′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.06667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 0″ N 9° 4′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.06667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2399 |
Areo | 425 km² |
Alteco | 9,9 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8560 |
Komunumkodo | 4941 |
Pri la komunumo redakti
Märstetten estas komunumo en la distrikto Weinfelden de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2399 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio redakti
Märstetten situas ĉe la norda bordo de la rivero Turo kaj ĝian sudan limon formas la rivereto Chemebach. Al la komunumo apartenas krom Märstetten mem la municipoj kaj setlejoj Boltshausen, Altenburg, Dattenhub, Ruberbaum kaj Ottoberg.
Najbaraj komunumoj redakti
Märstetten limas en nordokcidento al Wigoltingen, en nordoriento al Kemmental, en sudoriento al Weinfelden kaj en sudokcidento al Amlikon-Bissegg.
Trafiko redakti
Märstetten situas en la krucpunkto de la ĉefstratoj de Zuriko al Romanshorn kaj de Weinfelden al Konstanco.
La publika trafiko estas certigita per la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Romanshorn.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Märstetten datiĝas el la jaro 1155 kiel Marsteten. La hodiaŭa komunumo estiĝis en la jaro 1975 el la kuniĝo de la municipoj de Märstetten kun Ottoberg. Dum meza mezepoko supre de Märstetten situis la burgo de Märstetten. Poste Märstetten fariĝis havaĵo de la episkopo de Konstanco, kiun ĝin donis kiel feŭdo en la jaro 1155 al la Baronoj de Klingen. Märstetten formis kune kun Illhart kaj Wigoltingen tribunalejo, kiu troviĝis sub la alta jurisdikcio de la Senjoroj de Altenklingen, kiuj residencis en Kastelo Altenklingen.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Bildoj redakti
-
Sunhorloĝo sur la preĝejoturo de Märstetten
-
Mezepokaj freskoj en la preĝejo
-
Puto kaj malnova sonorilo sur la tombejo
-
Faktrabvilao