Méhkerék

Méhkerék [mEkerEk] (rumane Micherechi) estas vilaĝo en Hungario, en la regiono Suda Ebenaĵo, en la departemento Békés, en la subregiono de Sarkad. La loknomo signifas: abelo-rado. En Méhkerék vivas la plej granda rumana minoritato de Hungario.

Blazono de Méhkerék

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Méhkerék situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Vésztő-Sarkad, laŭ hungara-rumana landlimo kun limpasejo. Sarkad troviĝas proksime.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1359 pri la vilaĝo. Laŭ la vilaĝnomo vivis tie abelistoj. La turkoj senhomigis la komunumon. Rumanoj refondis la vilaĝon en la 18-a j.c. En la pastrejo ekde 1798 lernejo ekfunkciis. Ortodoksa nova preĝejo konstruiĝis en 1849. En 1919 la rumanoj okupis la regionon. Ekde 1920 la nova ŝtatlimo etendiĝas preter la vilaĝo.

Ĝemelurboj redakti

Ne menciitaj vilaĝservoj estas poŝto, kuracejo, lernejo, rumanlingva infanĝardeno, familihelpa servo.