Mérignac (Gironde)

komunumo en Ĝirondio, Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mérignac.

Mérignac [meʁiɲak] estas franca komunumo en la departemento Gironde, en la regiono Akvitanio. Ĝi havis 66 142 loĝantojn en la jaro 2010[1].

Mérignac
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Akvitanio
Departemento Gironde
Arondismento Bordeaux
Kantono Mérignac-1
Mérignac-2
Komunumaro Communauté urbaine de Bordeaux
Urbestro Michel Sainte-Marie (2008–2014)
Insee-kodo 33281
Poŝtkodo 33700
Demografio
Loĝantaro 66 142 (2010)
Loĝdenso 1 373,1 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 44° 51′ N, 0° 39′ U (mapo)44.8425-0.64500000000001Koordinatoj: 44° 51′ N, 0° 39′ U (mapo)
Alteco 12 ĝis 53 m
Areo 48,17 km2
Situo
Mérignac (Gironde) (Francio)
Mérignac (Gironde) (Francio)
DEC
Map
vdr

Geografio redakti

Mérignac estas la dua plej granda urbo en Gironde post sia najbaro Bordeaux.

Transporto redakti

La aŭtovojo A630, kiu rondiras ĉirkaŭ Bordeaux, pasas tra Mérignac.

Mérignac havas stacidomon: la stacidomo Mérignac-Arlac. La stacidomo Caudéran - Mérignac situas en Bordeaux ĉe la limo kun Mérignac. Por longdistancaj trajnoj (TGV), la plej proksima stacidomo estas Bordeaux-Saint-Jean.

En Mérignac estas pluraj haltejoj de la linio A de la tramo de Bordeaux.

En Mérignac troviĝas ankaŭ la internacia flughaveno Bordeaux - Mérignac.

Referencoj redakti

  1. Insee. Populations légales 2010 - 33281-Mérignac (france). Alirita 28-an de junio 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Mapo


  Urba komunumo de Bordozo

Ambarès-et-Lagrave  · Ambès  · Artigues-près-Bordeaux  · Bassens  · Bègles  · Blanquefort  · Bordozo  · Bouliac  · Le Bouscat  · Bruges  · Carbon-Blanc  · Cenon  · Eysines  · Floirac  · Gradignan  · Le Haillan  · Lormont  · Mérignac  · Parempuyre  · Pessac  · Saint-Aubin-de-Médoc  · Saint-Louis-de-Montferrand  · Saint-Médard-en-Jalles  · Saint-Vincent-de-Paul  · Le Taillan-Médoc  · Talence  · Villenave-d'Ornon