Mézières VD

komunumo de Svislando
- La mallongigo VD en Mézières VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mézières.

Mézières estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1147 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Mézières
Blazono de Mézières
Blazono de Mézières
Blazono de Mézières
Mézières
Mézières
Mézières
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 35′ 45″ N 6° 46′ 13″ O / 46.59583 °N, 6.77028 °O / 46.59583; 6.77028 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 45″ N 6° 46′ 13″ O / 46.59583 °N, 6.77028 °O / 46.59583; 6.77028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1147
Areo 3,48 km²
Alteco 742 m super marnivelo
Poŝtkodo 1083
Komunumkodo 5791
Mapo de Mézières
Mapo de Mézières
Mapo de Mézières
vdr

Geografio redakti

La komunumo Mézières situas en la Vaŭda Mezlando sur monteto inter la du riveretoj Bressonne kaj Carrouge alfluantoj de Brojo, proksimume 14 kilometrojn nordoriente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mézières kun la kvartaloj Franey kaj Chenau kaj la setlejoj Chaussy kaj Les Troncs kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,48 km², de kiuj 19,1% estas kovritaj de arbaro, 62,9% servas por agrikulturo kaj 16,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mézières limas en nordo al Carrouge, en oriento al Ferlens, en sudo al Servion, kaj en okcidento al Montpreveyres.

Trafiko redakti

Tra Mézières pasas la kantona ĉefvojo de Vevey al Moudon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 8 kilometrojn sudoriente apud Chexbres respektive sudokcidente apud Laŭzano.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mézières datiĝas el la jaro 1228 kiel Messeretes. Sur la teritorio de la komunumo estis trovita hakilo el la bronzepoko kaj restaĵoj de romia akvokondukilo. En la jaro 1370 Mézières estis disigita de la Senjorujo Vulliens kaj kunigita kun Les Cullayes al la Kunsenjorujo Mézières-Les Cullayes. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la Kunsenjorujo Mézières-La Cullayes apartenis al la Voktejo Moudon. En 1798 Mézières konstituiĝis kiel komunumo kaj apartenis ĝis 2006 al la Distrikto Oron kaj ek de tiam al la Distrikto Lavaux-Oron.[3]

Famaj personecoj redakti

En Mézières naskiĝis la 21-an de oktobro 1874 Henri Guisan, generalo de la Svisa Armeo dum la 2-a Mondmilito.

Vidindaĵoj redakti

La plej fama konstruaĵo en la vilaĝo estas la Teatro de Jorat. Ĝi estis malfermita en la jaro 1908. La immpresa lingokonstruaĵo estis konstruita laŭ la planoj de ĝeneva arkitekta paro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti