Móric Krippel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Krippel Móric estis hungara inĝeniero, profesoro.

Móric Krippel
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1867 (1867-09-05)
en Kátlovce
Morto 23-an de novembro 1945 (1945-11-23) (78-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec
Okupo
Okupo forestry engineer
vdr

Móric Krippel [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1867 en Hungara reĝlando en Kátlóc (nuntempa Kátlovce en Slovakio), li mortis la 23-an de novembro 1945 en Sopron.

Biografio redakti

Móric Krippel akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1890. Post siaj studoj li laboris en diversaj fiskaj arbaroj, en 1904 li estis ĉefarbaristo, post 3 jaroj arbarmajstro. En 1908 li ekinstruis en la altlernejo, ĉar la akademio jam estis levita al altlernejo. Post jaroj li estis katedrestro (ĝis 1938), ankaŭ rektoro inter 1914 kaj 1916. En 1919 li estis nomumita arbara ĉefkonsilisto, en la sama jaro li sekvis la translokigitan altlernejon al Sopron. Li fondis laboratorion pri lignaj ekzamenoj, li verkis gravajn studentajn lernolibrojn. En la studjaro 1922 li estis vicrektoro, post jaroj dekano. En 1926 li pensiuliĝis, tamen li laboris plu ĝis 1938. Li okupiĝis pri ĉiuj branĉoj de la arbarscinco, eĉ pri ĉasado kaj mezurado. Lia inventaĵo „szögrakó készülék” prenis la epitetan nomon Krippel, oni longe uzis ĝin dum geodezia mezurado de arbaroj. Li multe strebis pri la ĝustaj hungaraj arbaraj esprimoj, li prenis novajn vortojn el la dialekto en Transilvanio, laŭnecese li kreis artefaritajn vortojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Hengertábla szálfák és rönkök köbözéséhez (1892) - kun iu alia
  • Az erdőhasználat vázlata (1908)
  • Erdő használattan és erdészeti iparműtan I–II. (1910, 1913)
  • Erdőhasználattan I-II. (1920, 1921)
  • Erdészeti kereskedelemtan (1930)
  • Adatok a helyes magyar erdészeti szaknyelvhez (1939)

Fontoj redakti