Münchenbuchsee

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Münchenbuchsee (stacidomo).

Münchenbuchsee estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Fraubrunnen. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 9063 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Münchenbuchsee
Blazono de Münchenbuchsee
Blazono de Münchenbuchsee
Blazono de Münchenbuchsee
Mormona templo en Münchenbuchsee
Mormona templo en Münchenbuchsee
Mormona templo en Münchenbuchsee
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 1′ 0″ N 7° 27′ 0″ O / 47.01667 °N, 7.45000 °O / 47.01667; 7.45000 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 0″ N 7° 27′ 0″ O / 47.01667 °N, 7.45000 °O / 47.01667; 7.45000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9603
Areo 8,9 km²
Alteco 553 m super marnivelo
Poŝtkodo 3053
Komunumkodo 0546
Mapo de Münchenbuchsee
Mapo de Münchenbuchsee
Mapo de Münchenbuchesee
vdr

Geografio redakti

Münchenbuchsee situas proksimume dek kilometrojn nordokcidente de la federacia urbo Berno kaj apartenas al ties aglomeraĵo. Norde de la komunumo troviĝas marĉa kamparo kun lagetoj. La mormona templo, kiun oni pro sia lima situo kutime atribuas al Zollikofen, efektive torviĝas sur la teritorio de la komunumo Münchenbuchsee.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordo al Rapperswil, Deisswil ĉe Münchenbuchsee kaj Wiggiswil, en oriento al Moosseedorf, en sudo al Bolligen, Ittigen, Zollikofen kaj Kirchlindach, kaj en okcidento al Diemerswil kaj Schüpfen.

Trafiko redakti

Münchenbuchsee disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno al Bielo kaj pri komununa stacidomo kun Zollikofen ĉe la trajnlinio de Berno al Olten. Dank al la fervojo la komunumo estas trafike bone atingebla de la federacia urbo.

La komunumo ankaŭ disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝoeo A6 de Berno al Bielo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Münchenbuchsee datiĝas el la jaro 1180 kiel Buhse. La nomo Münchenbuchsee estas uzata nur ek de la 19-a jarcento por distingi la komunumon de Herzogenbuchsee.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti