Mývatn estas malprofunda plantoza lago lokigita en areo de aktiva vulkanado en nordo de Islando, proksime de vulkano Krafla. La lago kaj la ĉirkaŭaj malsekejoj notindas por anasoj kaj aliaj akvobirdoj. La lago estis kreita per granda Bazalta lafa erupcio antaŭ 2300 jaroj, kaj la ĉirkaŭan pejzaĝon dominas vulkanaĵoj, inkluzivanta lafokolonoj kaj pseŭdokrateroj. La rivero Laxá estas konata pro fiŝkaptado de Bruna Truto kaj Atlanta Salmo.

Mývatn
lago
Speco de la lago Plantoza
Ĉefaj elfluoj Laxá
Landoj de la baseno Islando
Datenoj
Koordinatoj 65° 36′ 0″ N, 17° 0′ 36″ U (mapo)65.6-17.01288Koordinatoj: 65° 36′ 0″ N, 17° 0′ 36″ U (mapo)
Mývatn (Islando)
Mývatn (Islando)
DEC
Mývatn
Mývatn
Map
Mývatn
Supermara alteco 288 m
Surfaca areo 37 km²f5
Maksimuma profundo 4,2 mf10
Averaĝa profundo 2,3 mf11
vdr

La nomo de la lago (Islanda "mý" = muŝetoj, "vatn" = lago; la lago de muŝetoj) venas de la kvantego da muŝoj kiuj troviĝas tie en la somero.

La nomo Mývatn estas iam uzita ne nur por la lago sed ankaŭ por la tuta ĉirkaŭanta regiono. La rivero Laxá, lago Mývatn kaj la apudaj malsekejoj estas protektita kiel naturrezervejo (la Mývatn-Laxá Natura Konservada Areo).

Ekde la jaro 2000, maratono ĉirkaŭ la lago okazas en somero.

Kratero Hverfjall
Lafa insulo en lago Mývatn.