Mālpils estas loĝloko en Latvio - ĝis junio 2021 temis ankaŭ pri municipo (novads). Ekde julio 2021 Mālpils situas en la plilarĝigita municipo Sigulda.

Mālpils
(Lemburg)
latve: Mālpils
municipo
Biena palaco de Mālpils
Blazono
Oficiala nomo: Mālpils
Ŝtato Latvio Latvio
Distrikto Rigo
Situo Mālpils
Loĝantaro 1 921 (2015)
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Vikimedia Komunejo: Mālpils

Historio redakti

Kiam germanoj venis Latvion, ili ĉie konstruis preĝejojn. Ankaŭ en nuna Mālpils ili konstruis preĝejon, sed faris ĝin el argilo. Kion ili dum tago faris, tio dum nokto ruiniĝis. Tiam la germana sinjoro sonĝis, ke devas enmasonigi vivan virgulinon en la muron apud altaro kaj la muroj de la preĝejo ne ruiniĝos plu. La sekvintan matenon venis Māra - filino de iu laboristo, ši portis la matenmanĝon al sia patro. La germanoj drinkigis per vino la junulinon kaj la laboristoj devis ŝin enmasonigi en la muron viva. Ekde tiu tempo la laboro sukcesis kaj dum nokto ne ruiniĝis dum la tago farita. De tiu argila (latve: māla) preĝejo la loko ricevis la nomon Mālpils. Kelkaj homoj nomas la lokon laŭ la nomo de enmasonigita knabino – Mārpils.

Blazono redakti

La blazono de Mālpils prezentas etnografian motivon el la zono de Mālpils regiono. La motivon konsistigas signoj de prabaltoj – simetriaj oblikvaj krucoj. La kruco simbolas lumon, ankaŭ spiritan lumon, kaj fajron. Tio estas simbolo de gardisto (defendanto), beno, kaj portanto de feliĉo. Oblikva ora kruco kunigita kun rekta (orta) kruco simbolas la movon de la Suno dum la tuta jaro, do, la fluon de tempo – eternecon. La ruĝkolora fono de la blazono simbolas argilon.

Esperanto redakti

En Mālpils okazis la Esperanto-aranĝo BET-47 en julio 2011.