La M4 Sherman estis mezgranda tanko el usona produktado, kiu estis multe uzata en la Dua Mondmilito kaj la Korea Milito, meze de la 20-a jarcento. Temis pri la plej multnombre produktata usona tanko de la dua mondmilito. Sian nomon ĝi ricevis honore al la 19-jarcenta usona armea generalo William T. Sherman (1820-1891).

Tanko de la serio M4 Sherman en muzeo de Dresdeno
Tanko M4 Sherman en Courseulles-sur-Mer
usonaj Sherman-tankoj detruitaj de Japania artilerio en la batalo de Okinavo

Historio redakti

La M4 estis evoluigita en 1941 el la prototipo T6, kaj ekde februaro 1942 estis produktata serie, do grandkvante. Sian nomon ĝi ricevis kiam ĝin ekuzis la Brita Armeo. Tiu armeo ankaŭ unuafoje batale uzis ĝin, en la dua batalo de El-Alamein, egiptia urbeto borde de la Mediteranea Maro, inter la armeoj de la Aliancanoj unuflanke kaj Nazia Germanio plus Faŝisma Italio aliflanke, fine de oktobro kaj komence de novembro 1942.

Armilaro kaj kiraso korespondis al la tiama teknika stato, sed ili estis averaĝaj, ne teknike elstaraj. La granda avantaĝo de la modelo estis la horizontala mem-stabiliĝanta kanono, la malaltaj produktokostoj kaj la larĝskala produktado kun alta normigo de unuopaj konstrupartoj. Ĉiumonate ĝis 2000 unuoj estis produktataj. Pro la multaj entreprenoj partoprenantaj en la produktado, diversaj ekzempleroj de la tanko estis ekipataj per malsamaj motoroj, kio kondukis al signifaj kvalitaj diferencoj. La fronta kiraso estis dika 91 milimetrojn ĉe la kanono, 76 milimetrojn ĉe la resta tanka supro kaj 63 milimetrojn ĉe la fronta kasko. Tio sufiĉis por la bataloj en la "nordafrika milito" de 1942, sed dum la plua Dua Mondmilito igis la tankon esti pli kaj pli vundebla.