MD5 estas vaste uzata kriptologia hakfunkcio, aŭ diĝesto, kreita en 1991. Ĝi donas 128-bitajn valorojn, kutime esprimatajn kiel 32-cifera deksesuma numero. Ĝi estis specifita en RFC 1321 kaj uzata por diversaj celoj, interalie por kontroli la ĝustecon de dosieroj. Montriĝis, tamen, ke MD5 ne estas kolizirezista, do ĝi ne plu estu uzata por ciferecaj subskriboj (oni uzu anstataŭe unu el la SHA-2-funkcioj).

Ekzemple, malplena dosiero, aŭ signoĉeno kun longo 0, havas la MD5-sumon d41d8cd98f00b204e9800998ecf8427e, kaj la unua eldonaĵo de Inko (reeldono de La neĝa blovado de Aleksandr Puŝkin tradukita de Antoni Grabowski en 1888) havas la MD5-sumon fa0aa5ee04a789325917fcc71b29af6f.

d41d8cd98f00b204e9800998ecf8427e  /dev/null
fa0aa5ee04a789325917fcc71b29af6f  Eo - Puskin, Aleksandr - La negxa bovado.pdf

En ĉi tiu ekzemplo la dosiernomo efektive havas la vorton "bovado", ne "blovado". La nomo de la dosiero ne influas la MD5-sumon, kiu estas kalkulita nur per la enhavo de la dosiero.