Maĥaĉkalao

urbo de Dagestano en Rusio
(Alidirektita el Maĥaĉkala)

Maĥaĉkalao (ruse Махачкала), estas granda urbo en Rusio, ĉefurbo de Dagestano kaj troviĝas 2166 kilometrojn for de Moskvo.

Maĥaĉkalao
urbo • urbego • haveno

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 367000–367999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 662 600  (2023) [+]
Loĝdenso 1 415 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 59′ N, 47° 29′ O (mapo)42.98333333333347.483333333333Koordinatoj: 42° 59′ N, 47° 29′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 468,13 km² (46 813 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Maĥaĉkalao (Dagestano)
Maĥaĉkalao (Dagestano)
DEC
Maĥaĉkalao
Maĥaĉkalao
Situo de Maĥaĉkalao
Maĥaĉkalao (Eŭropa Ruslando)
Maĥaĉkalao (Eŭropa Ruslando)
DEC
Maĥaĉkalao
Maĥaĉkalao
Situo de Maĥaĉkalao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Makhachkala [+]
vdr

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 82401.

La urbo estis fondita en jaro 1844 kiel fortikaĵo.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1857.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Petrovskoje (Петровское) en 1844 ... 1857;
  • Petrovsk-Port (Петровск-Порт) en 1857 ... 1921.

La interurba telefona kodo estas 8722, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

La urbo estas okcidenta bordo de Kaspia Maro, sur mallarĝa tereno inter la maro kaj Kaŭkaza montaro, ĉe la bazo de la monto Tarkitaŭ.

En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1894 ... 1896) kaj flughaveno.

Dum la jaro 1959 la urbo havis 119 mil loĝantojn, kaj ĝis la jaro 2002 la loĝantaro kreskis al 462,4 mil. Plimulto de la kulture malunueca loĝantaro religie apartenas al la sunaisma islamo, kaj en la urbo troviĝas la plej granda moskeo de Norda Kaŭkazio.

Historio redakti

La urbo estis fondita en 1844 kiel rusia militista fortikaĵo Petrovskoje, inter montaranoj estis pli vaste konata kiel Anĝi-Kala ("faruna fortikaĵo"). En 1857 la fortikaĵo ricevis statuson de urbo kaj estis renomita al Petrovsk-Port; tiu nomo estas ligita kun la legendo, laŭ kiu rusia imperiestro Petro la Granda estis en tiu ĉi loko dum militiro al Persio en 1722. En la dua duono de la 19a jarcento en la urbo estis konstruita haveno kaj ĝi estis ligita per fervojo kun Vladikavkaz kaj Rostov-Don.

Post firmiĝo de la soveta potenco la urbo estis renomita al Maĥaĉkala ("urbo de Maĥaĉ"), rememore al Maĥaĉ Daĥadajev (Magomed-Ali DAĤADAJEV), unu el la plej aktivaj batalintoj por la soveta potenco en la regiono.

La urbo estis grande damaĝita pro sismo je la 14-a de majo de 1970.

Partnera urbo redakti

  Maĥaĉkalao havas partnerajn rilatojn kun la urbo Oldenburg en Germanio.

Movade redakti

Dagestano kaj ĝia ĉefurbo historie estas regiono kun la plej aktiva Esperanto-movado en Norda Kaŭkazio. En unu el superaj lernejoj de Maĥaĉkalao Esperanto estas instruata kiel nepra studobjekto al estontaj fakuloj pri religio kaj kulturo.

Danke al agado de la loka ĵurnalisto kaj defendanto de homaj rajtoj Abduraĥman Junusov, Esperanto ofte estas menciata en la loka gazetaro.

Esperantistoj redakti

Abduraĥman Junusov

Vidu ankaŭ redakti

Dagestano

Eksteraj ligiloj redakti