Maťovské Vojkovce

Maťovské Vojkovce situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Maťovské Vojkovce, hungare Mátyócvajkóc estas freŝa malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.

Situo redakti

Maťovské Vojkovce situas sur ebenaĵo, laŭ la ukraina landlimo kun trapasejo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Uĵhorodo-Veľké Kapušany. La lasta troviĝas 5 km-ojn.

Historio redakti

Dum la historio 2 vilaĝoj formiĝis tie: Mátyóc (slovake Maťovce) (la unua mencio devenis el 1279 en formo Porchal) kaj Vajkóc (slovake Vajkovce) (la unua mencio devenis el 1338 en formo "Weychkocsh"). En 1910 loĝis en Mátyóc 523, en Vajkóc 259 da homoj, (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1964 Maťovce kaj Vajkovce unuiĝis. En 2001 loĝis en Maťovské Vojkovce 587 da homoj, (503 hungaroj, 67 slovakoj, 17 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

  • naskiĝis en 1841 en Mátyóc inĝeniero Kajetán Banovits, fondinto de Trafika Muzeo en Budapeŝto
  • naskiĝis en 1908 en Mátyóc abelisto-apotekisto Georgo Árvay

Eksteraj ligiloj redakti