vidu ankaŭ Maŭ Maŭ

Maŭmaŭo
kartludo
vdr

Maŭmaŭo estas kartludo ofta en Brazilo kaj Germanio. Ĝin povas ludi minimume tri homoj samtempe kaj maksimume tiom da homoj, kiom eblas per la kartokvanto.

Ĉiu ludas por si mem. La celo estas perdi la unua siajn kartojn. Por tio, ĉiu siavice metas surtablen karton kies emblemorango koincidas kun tiu de la lasta karto lanĉita.

Kelkaj kartoj havas aldonan efekton, per kiuj oni povas ekzemple devigi alian ludanton preni pliajn kartojn, inversigi la ludvicon, elekti laŭvole la emblemon de la sekva lanĉota karto ktp. Kiam ludanto ekhavas nur unu karton, li diru "maŭ"; alie, li devas kiel punon prei plian karton.