Maŭricia turfalko

Maŭricia turfalko (Falco punctatus) estas falko, tio estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi preskaŭ malaperis en 1974, kiam restis nur du paroj el tiuj birdoj. Nun vivas pli ol 200 birdoj en Maŭricia insulo. Ĝi estas endemio de arbaroj de Maŭricio, kie ĝi estas limigita al arbaroj de sudokcidenta altebenaĵo, klifoj kaj ravinoj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maŭricia turfalko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. punctatus
Falco punctatus
Temminck, 1821
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas la plej distinga el la Hindoceanaj turfalkoj. Ĝi koloniigis sian insulan hejmon por evolui en distingan specion probable dum la Gelazjano (fine de Plioceno[2]). Ĝi estas la plej aparta vivanta specio el la okcidentaj Hindoceanaj turfalkoj (Groombridge et al. 2002, qv Reunia turfalko).

Priskribo redakti

La Maŭricia turfalko similas al helforma Malagasa turfalko. Ĝi estas 26 ĝis 30.5 centimetrojn longa. La pezo estas ĝis 250 g. La maskloj estas iom pli malgrandaj ol inoj. La flugiloj estas proksimume 45 cm kaj rondoformaj, malkiel tiuj de aliaj falkoj.[1] Ĝi havas helbrunajn suprajn partojn kun nigreca strieco, helgrizan vizaĝon kaj pli helajn frunton kaj gorĝon. La subaj partoj estas blankecaj kaj tre punktecaj. La mallonga hokoforma beko estas griza.

La vivodaŭro estas 15 jaroj en kaptiveco.

La Maŭricia turfalko ĉasas per mallongaj, rapidaj flugoj tra arbaro.[1] Ĝi estas karnovora, kaj manĝas gekojn, libelojn, cikadojn, blatojn, grilojn kaj malgrandajn birdojn.[1]

Konservado redakti

La historio de tiu afrotropisa birdo estas unu el la plej rimarkindaj konservohistorioj. Antaŭ la kolonia epoko la populacio estis ĉirkaŭkalkulita inter 175 kaj 325 reproduktaj paroj. Tiu populacia malgrando estis kaŭzata plej verŝajne pro senarbarigo en la 18a jarcento kaj pro ciklonoj. Sed la plej akra malpliiĝo okazis en la 1950-aj jaroj kaj en la 1960-aj jaroj pro senmezura uzado de DDT kaj pro invadaj specioj kiaj katoj, mungotoj kaj la Krabmanĝanta simio kiu mortigis la turfalkojn kaj manĝis ties ovojn. Kiu probable estis la plej proksima parenco de tiu specio en ĵusaj tempoj, nome la Reunia turfalko, iĝis formortinta ĉirkaŭ 1700 pro iom misteraj kialoj.

La konstatita populacio falis al plej malalto de nur 4 individuoj en 1974 kaj ĝi estis konsiderata la plej rara birdo en la mondo. Stanley Temple el la Universitato Cornell studis tiun specion dum du jaroj kaj la unua klopodo de 1973 por bredi tiujn birdojn en kaptiveco malsukcesis ĉar la idoj mortis kiam la kovilo paneis. Kvankam oni tuj entreprenis konservagadojn danke al helpo de breda programo fare de la Bestoĝardeno de Jersey (nun nomata Durrell Wildlife) la klopodoj por savi tiun specion dekomence malsukcesis ĉar la ovoj ne estis fruktodonaj.

 
Ilustraĵo pri la Maŭricia turfalko el la jaro 1868.

En 1979 oni klopodis denove. Danke al helpo de Gerald Durrell, la kimra biologo Carl G. Jones setligis novan rifuĝejon en la insulo Aigrettes. Li grimpis surarben kaj elprenis ovojn el la nestoj. Tiam la ovoj estis fruktodonaj, kaj Jones povis bredi la idojn per koviloj. La natura dieto de la turfalkoj estis suplementata por ke okazu nova ovodemeto post kiam la unua ovo estis elprenita, por eviti iun ajn negativan sekvon en la natura populacio. Malrapide la populacio pliiĝis kaj dum censo en 1984 oni ĉirkaŭkalkulis 50 individuojn. Oni plibonigis teknikojn por bredado, liberigo kaj akcipitra instruado (falkado) de junuloj, kaj tiele la kaptobreda centro iĝis pionira priserĉa institucio pri tropikaj rabobirdoj kaj pri konservado de malgrandaj falkoj. La kaptiva reprodukta programo estis renovigita komence de la 1990-aj jaroj dum memeltena populacio definitive setlis. El 1994, la programo utilas nur kiel sekurilo okaze ke iu katastrofo tuŝu la naturan populacion, kaj nun aliaj raraj endemioj estas zorgataj je tiu stacio (kiaj la Rozkolora turto aŭ la Maŭricia fudio).

Nune estas pli da 800 maturaj birdoj, kun pliiĝantaj nombroj; oni ĉirkaŭkalkulis ke la resta biotopo permesas ŝarĝokapablon de eble nur 50-150 pliaj (BirdLife International 2006a,b). Ili loĝas en la restantaj arbaroj de la insulo, ĉefe ĉe la regiono de la Nacia Parko Rivero Nigra. Tiu specio estis listita nur kiel Vundebla fare de la IUCN en 1994 ĉar liberigo de kaptivbredataj birdoj iĝis nenecesa. Malmulta konserva agado estis konsiderata necesa nur du jardekojn - laŭ terminoj de Maŭricia turfalko, longa vivodaŭro aŭ eble 4-5 generacioj – post kiam la specio estis tute formortonta. Nune krom la rutina kontrolo por helpi individuajn parojn kiuj malsukcesas starigi reproduktajn teritoriojn pro manko de nestofacilaĵoj - grava limiga faktoro, la pliiĝanta kontrolo de enmetitaj predantoj estas baze cio farata por helpi la specian survivadon (BirdLife International 2006a,b).

Dum estis notata ioma ŝajna reprodukta malbonfarto ĉe la kaptivaj birdoj, ĝi estis certe pli malalta ol supozata pro tio ke la fakta populacigrando estis eble 5 individuoj dum la mezaj 1970-aj jaroj. Oni scias, ke kelkaj genetikaj stirpoj de Maŭricia turfalko tute malaperis dum la populacia malpliiĝo de la 20a jarcento. Tamen la malfortiga efiko de la akumulado de DDT sur la birdosano, kaj manko de reproduktado, estas konsiderataj ĉefaj kialoj de la malsukceso de la reprodukta programo de Temple.

La evolua historio de la birdoj ŝajne klarigas kiel tio okazis (Groombridge et al. 2002): Maŭricio estas insulo de vulkanoj, kaj kvankam la koloniigo de la insulo fare de turfalkoj ne povas esti datata certege, estas preskaŭ certe, ke ĝi okazis iom antaŭ kiam la vulkana aktiveco finiĝis. Ŝajne la populacio de Maŭricia turfalko survivis longan periodon de vulkana aktiveco, kio povus esti pluteninta la populacion malgranda kaj fluktuanta dum ties habitato, manĝo kaj la propraj turfalkoj estas detruitaj de vulkanaj erupcioj ree kaj ree. La fenomeno ke efikaj populacigrandoj tiom malaltaj kiaj 4-5 povas esti tolerataj sen markataj senreproduktaj depresioj estas konata ankaŭ el aliaj malgrandinsulaj birdoj, kiaj la Petroica traversi aŭ la Lajsana anaso.

La klasigo kiel Vundebla specio estas tialata ankaŭ pro la sama fakto: ĉe insulo tiom malgranda kiom Maŭricio, hazardaj okazoj kiaj vulkanaj erupcioj (maloftaj nune) aŭ ŝtormoj (komunaj kaj eble pliiĝantaj laŭ frekvenco kaj forto) povus ĉiam formortigi plejparton de la specia populacio (BirdLife International 2006a,b). La klasigo de IUCN kiel VU D1+D2 respegulas tion, evidentigante populacigrandon de malpli da 1000 maturaj individuoj, kaj malpli da 20 km² de okupata habitato.

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Ellis, Richard. (2004) No Turning Back: The Life and Death of Animal Species. Nov-Jorko: Harper Perennial, p. 279. ISBN 0-06-055804-0.
  2. Eble movebla al la komenca Pleistoceno. Vidu Groombridge et al. (2002) por plua studo pri la ĵusa specia evolua historio.

Eksteraj ligiloj redakti