Maŭzoleo de Lenin

Maŭzoleo de Lenin (ruse Mавзолей Ленина) estas nova konstruaĵo sur Ruĝa Placo en Moskvo. Tie estas ekspoziciita la balzamigita kadavro de Lenin, ekde morto de Lenin en 1924.

Maŭzoleo de Lenin
Мавзолей Ленина
maŭzoleo • rekonilo
Bazaj datoj
Konstrustilo novegipta arkitekturo vd
Arkitekto Alexey Shchusev vd
Estiĝo 1930
Malfermo 1930
Lando RusioSovetunio vd
Situo Tverskoj
Situanta sur Ruĝa Placo
Situo
Geografia situo 55° 45′ 13″ N, 37° 37′ 11″ O (mapo)55.75361111111137.619722222222Koordinatoj: 55° 45′ 13″ N, 37° 37′ 11″ O (mapo)
Maŭzoleo de Lenin (Moskvo)
Maŭzoleo de Lenin (Moskvo)
DEC
Maŭzoleo de Lenin
Maŭzoleo de Lenin
Situo de Maŭzoleo de Lenin
Map
Maŭzoleo de Lenin
Parto de Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Posedata de Rusio vd
Retejo http://fso.gov.ru/struct/skmk/pravila_kremlin/
vdr
Maŭzoleo de Lenin

Konstruaĵo redakti

La hodiaŭa konstruaĵo estis pretigita en 1930. Lenin estis "entombigita" en 1924 en provizora ligna maŭzoleo. Kvankam Lenin esprimis antaŭ sia morto, ke li rifuzas ĉiun kulton je sia persono, Stalin neglektis lian deziron kaj igis la entombigon ŝtata evento. Ne nur Lenin, sed ankaŭ liaj familianoj - precipe lia edzino Nadeĵda Krupskaja- kontraŭis la balzamigon de la kadavro. Stalin sukcese traportis sian volon kaj establigis kverkolignan maŭzoleon. Ĝi pretiĝis dum tri tagoj de la 21-a ĝis la 24-a de januaro 1924, antaŭ la muroj de la Kremlo.

Oni konstruis same kverkolignan maŭzoleon en somero de 1924, tiu en grando kaj formo similas la hodiaŭ videblan version. Tiu konstruaĵo entenis kadavron de Lenin por 5 jaroj.

Oni decidis en 1930 konstrui novan, ŝtonan maŭzoleon. Oni dismuntis la lignan kaj ekkonstruis novan maŭzoleon el fajna labradorito kaj malhelruĝa granito. La arĥitekto de ĉiuj tri maŭzoleoj estis Aleksej Ŝĉuŝŝev.

Dum la dua mondmilito, la maŭzoleo estis protektita kontraŭ la germanaj aeratakoj per ligno. Oni devis restaŭri la maŭzoleon fine de la milito. La kadavro de Lenin estis transportita en 1942 al Tjumen. Nun ĝi estas videbla en lumigita, kirasvitra ĉerko, en la maŭzoleo. Ene de la ĉerko, regas temperaturo de 16 Celsius-gradoj kaj humideco de 80-90%.

Post morto de Stalin, eĉ lia balzamita kadavro estis lokigita en la maŭzoleo de 1953 ĝis 1961.

Vizito de la maŭzoleo redakti

Dum la soveta epoko, vizitis la balzamitan kadavron pli ol 10 milionoj da homoj inter 1924 kaj 1972. Antaŭ la maŭzoleo gardis soldatoj ekde 1924. Post la disfalo de la Sovetunio, la gardantaj soldatoj estis revokitaj en 1993, la ŝtato reprenis la monapogon kaj la rusa registaro kaj la ortodoksa eklezio volis plurfoje vere entombigi Leninon. Tio ĝis nun ne sukcesis kaj Lenin estas ankoraŭ videbla kiel turisma allogaĵo sur la Ruĝa Placo. Oni povas viziti ĝin de la 10-a ĝis la 13-a horoj, escepte en lundo kaj vendredo.