Maalula aŭ Malula, Malulo (arabe معلولا, aramee : ܡܥܠܐ maʿlā, 'enirejo') estas komunumo nordoriente (ĉ. 56 km) de Damasko en Sirio, en Qalamun-montaro. La loĝantoj de Maalula parolas la aramean lingvon, laŭ ties novokcidenta dialekto.

La plimulto de la kristanoj apartenas al la melkita grek-katolika eklezio. La komunumo estas konata en Mez-oriento pro sia soleneco de kruc-starigo la 14-an de septembro.

En Maalula troviĝas kristana preĝejo, kiu estas onidire la plej malnova en la mondo. Ĝi konstruiĝis jam kelkajn jarojn post la krucumo de Jesuo Kristo. Specifaĵo de tiu preĝejo estas la altarplato en formo de pagana ofera altaro. La lokon vizitas ĉiuj kristanaj kredkonfesuloj el Sirio kaj Libano. Inter la pilgrimantoj estas ankaŭ multaj sunaismaj islamanoj.

En la komunumo troviĝas ankaŭ grek-ortodoksa monaĥejo Mar Thekla[1], kiu estis konstruita ĉirkaŭ la groto kaj tombo (Mağarat Mār Taqlā) de Sankta Tekla. Sur altaĵoj super la komunumo troviĝas la antikva monaĥejo, kiu estas konsekrita al martiroj Baĥos kaj Sergios. Ilia memortago estas la 7-a de oktobro. La pligrimejo Ajatekla en turka komunumo Silifke estas plia loko, kiu pretendas por si la tombon de la Sanktulo. En 2014 islamistoj estis forpelitaj el Maalula, kaj tuj komenciĝis restarigo de la urbo kaj la monaĥejo[1].

En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas fruktarbojn, precipe pomarbojn.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 La monaĥejo de St. Tekla en Maalula denove ekfunkcias, La vojaĝo, la 2)an de septembro 2018.