Mabalacat - tagaloge Lungsod ng Mabalacat - estas triaklasa kaj komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango. La urbego administre konsistas el 27 distriktoj. La loknomo devenas de indiĝena vorto signifanta arbon Ziziphus talanai.

Mabalacat
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 2010
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 293 244  (2020) [+]
Loĝdenso 3 525 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 13′ N, 120° 35′ O (mapo)15.216666666667120.58333333333Koordinatoj: 15° 13′ N, 120° 35′ O (mapo) [+]
Alto 166 m [+]
Areo 83,18 km² (8 318 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Mabalacat (Filipinoj)
Mabalacat (Filipinoj)
DEC
Mabalacat
Mabalacat
Situo de Mabalacat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mabalacat [+]
vdr
Salutarko en Mabalacat

Geografio redakti

Mabalacat situas en interno de la insulo sur ebenaĵo laŭ rivero [1]. Angeles troviĝas 7, Capas 13, provinca ĉefurbo San Fernando (Filipinoj) 19, Kezonurbo 80, ĉefurbo Manilo 83 kilometrojn (aere) [2].

 
Ĉefvojo en Mabalacat

Historio redakti

Mabalacat estis ekstera parto de Tarlakurbo kaj aliaj proksimaj komunumoj, fondo de Mabalacat okazis en 1712 kaj iĝis vilaĝo en 1792. En 1853 Mabalacat havis 2,611 loĝantojn tiam en 4 distriktoj, en 1903 loĝantojn 7,049 en 19 distriktoj. Mabalacat en la 1980-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon grandurbo, laŭ filipina klasifikado altan statuson en 2012. Kataklisma erupcio de la proksima Pinatubo okazis en 1991. En la tre proksima usona aerbazo la usonanoj urĝe forlasis la bazon, ili neniam revenis. Nun tie funkcias liberkomerca zono.

Ekonomio redakti

La ĉirkaŭaj grundoj estas fekundaj kaj taŭgaj por kultivado de rizoj, sukerkanoj kaj legomoj. En Magalang neniam okazis inundoj pro situo sur iomete pli alta loko.

Trafiko redakti

Mabalacat havas trairan ĉefvojon kun ponto.

Religio kaj eduko redakti

 
Katolika preĝejo en Mabalacat

Krom la katolikaj kirkoj ekzistas ekzemple baptista preĝejo. La universitato funkcias en la liberkomerca zono.

Klimato redakti

La klimato de Mabalacat estas klasifikita kiel savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 2027 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluvsezono. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C, ĝi varias inter 23-31 °C. Ne estas gravaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans