La Macintosh Classic (klasika Makintoŝo) estas persona komputilo de la firmao Apple, kiu estis produktita de la 15-a de oktobro 1990 ĝis la 14-a de septembro 1992. Ĝi estis la unua Makintoŝo vendita kontraŭ malpli ol 1.000 usonaj dolaroj.

Macintosh Classic
modelo de komputilo vd
Dum 15-a de oktobro 1990 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Macintosh Plus
Sekvanto Macintosh Classic II
vdr

La Classic anstataŭis la popularajn modelojn Macintosh Plus kaj Macintosh SE. Kiel tiuj, ĝi havis procesoron de la tipo Motorola 68000, sed estis la lasta modelo, kiu uzis ĝin. Ĝi tre similis laŭ arkitekturo, kapablo kaj aliaj ecoj la modelon SE, sed pro novaĵoj ĉe fabrikado, ĝi estis produktita malpli multekoste. Kiel la modelo SE ĝi havis monokroman 9"-an ekranon kun 512×342 pikseloj[1]. La ĉefmemoro estis ligita al la ĉefa karto kaj mezuris unu megabajton, sed povis esti pligrandigita kun aparta aldona karto al 4 MB.

La malalta kosto kaj la bona disponeblo de lernprogramoj igis la modelon Classic ŝatata komputilo en la lerneja sektoro.

Vidu ankaŭ redakti

Referenoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-19. Alirita 2010-09-22.

Eksteraj ligiloj redakti