Madagaskara perdriko

La Madagaskara perdriko (Margaroperdix madagascariensis) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi estas endemio de Madagaskaro, sed ankaŭ troviĝas en Reunio kaj Maŭricio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madagaskara perdriko
Madagaskara perdriko en Bestoĝardeno de Toledo, Usono
Madagaskara perdriko en Bestoĝardeno de Toledo, Usono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Margaroperdix
Specio: M. madagascariensis
Margaroperdix madagascariensis
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj, ĉefe en arbustecaj herbejoj kaj arbarklarejoj. Ĝi estas sufiĉe disvastigata en sia indiĝena insulo, spite esti troĉasata.

Ĝi montras rimarkindan fruntan bildon, nome la supraj partoj (krono, nuko, dorso, mallonga vosto kaj flugiloj) estas malhelbrunaj kun iome da blanka strieco kaj malmulte da nigra kaj la flankoj estas pli ruĝecbrunaj kun pli markata blanka strieco. La kapobildo estas nekonfuzebla, nome sub la brunstrieca krono estas griza vizaĝo kiel traokula zono ege markate bordata de du blankaj strioj kaj superokula kaj mustaĉa (la plej markata), tiu lasta ambaŭflanke enfermas nigran gorĝareon; la brusto estas ruĝecbruna kun helgriza brustoflankoj kaj la ventro estas rimarkinde tutnigra kun tre klare markataj grandaj blankaj punktoj. La kruroj kaj la beko estas grizaj.

Temas pri klara kazo de seksa duformismo, ĉar la ino estas sablokolora, nigrestrieca en la tuta korpo kaj sen iu ajn el la masklaj markoj, kun senstriaj pli helaj sablokoloraj vizaĝo kaj gorĝareo. Ties korpo estas bone kamuflebla.

Referencoj redakti