La Madejra petrelo, Bendopuga ŝtormopetrelo, Madejra ŝtormopetrelo, aŭ Ŝtormopetrelo de Harcourt (Oceanodroma castro) estas ŝtormopetrelo de la familio de Hidrobatedoj. Oni ne konfuzu ĝin kun la same nomata Madejra petrelo (Pterodroma madeira) nome ankaŭ Monaĥinpetrelo. La Oceanodroma castro estas tre malhela birdospecio dum la Pterodroma madeira estas tre hela birdospecio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madejra petrelo

Madejra petrelo
Madejra petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanodroma
Oceanodroma castro
(Harcourt, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Madejra petrelo estas 19–21 cm longa kun enverguro de 43–46 cm, kaj pezo de 44–49 g. Ĝi estas ĉefe nigra kun etenda blanka pugo. Simila al la Forkvosta petrelo pro ties forkoforma vosto, longaj flugiloj, kaj flugmaniero, ĝi distingeblas ĉar la Forkvosta petrelo havas pli forkoforman voston kaj diferencan formon en la blanka pugo.

Distribuado kaj kutimaro redakti

 
La ovon.

Ili reproduktiĝas sur insuloj en la plej varmaj partoj de Atlantika kaj Pacifika Oceanoj. Tio inkludas Azorojn kaj Madejro en Atlantiko, kaj Galapagojn en Pacifiko. Ili nestumas en kolonioj proksime al maro en rokfendoj kie la ino demetas ununuran blankan ovon. Ili pasas la reston de la jaro ĉemare.

Ili manĝas per plukado de predaj manĝeroj (senvertebruloj, malgrandaj vertebruloj kaj foje kadavraĵoj) el la akva surfaco. Foje, ili fars neprofundajn plonĝojn, ĝenerale al 40–120 cm sub la akva surfaco; registrita maksimuma profundo de 170 cm ŝajnas ege malverŝajna kaj rilatas probable al paneo de ekipado.[1]

Tiu ŝtormopetrelo estas strikte noktula ĉe la reproduktejoj por eviti predadon fare de mevoj kaj rabmevoj, kaj eĉ evitas veni surteren dum helaj plenlunaj noktoj. Kiel ĉe plej petreloj, ties piediranta kapablo limiĝas al mallonga trenado al nestotruoj.

Taksonomio redakti

Ĵusaj malkovroj de populacioj de 'malvarma sezono' kaj de 'varma sezono', kiuj uzas la samajn nestolokojn je diferencaj jarepokoj, kaj ankaŭ diferencas laŭ voĉo kaj mudo, povus enkonduki al la ekzisto de du 'kriptospecioj' ene de la nunaj komprenitaj limoj de la specio. Post populaciaj genetikaj analizoj de DNA la populacio de varma sezono en Azoroj estis agnoskita kiel separata specio, nome Montejra petrelo.[2]

Notoj redakti

  1. Bried, Joël (2005): Diving Ability of the Band-rumped Storm Petrel. Waterbirds 28(2): 162-166. DOI:10.1675/1524-4695(2005)028[0162:DAOTMS]2.0.CO;2 HTML resumo
  2. M. Bolton, A.L. Smith, E. Gomez-Diaz, V.L. Friesen, R. Medeiros, J. Bried, J.L. Roscales & R.W. Furness (2008) "Monteiro's Storm Petrel Oceanodroma monteiroi: a new species from the Azores" Ibis 150 (4): 717–727 COI:10.1111/j.1474-919X.2008.00854.x

Referencoj redakti

  • Snow, D.W. & Snow, B.K. (1966). "The breeding season of the Band-rumped Storm Petrel (Oceanodromo castro) in the Galapagos." Ibis 108(2):283-284.

Eksteraj ligiloj redakti