Edith Madeleine CARROLL (26a de februaro 1906 – 2a de oktobro 1987)[1] estis angla aktorino, populara kaj en Britio kaj Usono en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj. Je la pinto de ŝia sukceso en 1938, ŝi estis la plej alte pagata aktorino en la mondo.

Madeleine Carroll
Persona informo
Naskonomo Edith Madeleine Carroll
Naskiĝo 26-an de februaro 1906 (1906-02-26)
en West Bromwich, Anglio
Morto 2-an de oktobro 1987 (1987-10-02) (81-jaraĝa)
en Marbella,  Hispanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Tombo Calonge Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma mater Universitato de Birmingham vd
Familio
Patro John Carroll vd
Edz(in)o Andrew Heiskell • Sterling Hayden • Henri Lavorel • Philip Reginald Astley vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1928– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carroll estas memorata pri sia rolo en la filmo de Alfred Hitchcock nome The 39 Steps (1935). Ŝi estas notita ankaŭ ĉar abandonis sian aktorkarieron post la morto de sia fratino Marguerite en London Blitz por dediĉi sin helpi vunditajn servistojn kaj infanojn translokigitajn aŭ kripligitajn per la milito.

Kinkariero redakti

Carroll estis ĉefa rolulo en sia dua filmo, What Money Can Buy (1928) kun Humberston Wright. Ŝi paeris poste en The First Born (1928) kun Miles Mander, kiu reale establis ŝin en filmoj.[2][3]

Carroll iris al Francio por fari Not So Stupid (1928). Reen en Brition ŝi stelulis en The Crooked Billet (1929) kaj The American Prisoner (1929), ambaŭ filmitaj en mutaj kaj sonaj versioj.

Carroll estis en Atlantic (1930),[4] poste kun-stelulis kun Brian Aherne en The W Plan (1930). En Francio estis en Instinct (1930).

En teatro, Carroll aperis en The Roof (1929) por Basil Dean,[5] The Constant Nymph, Mr Pickwick (kun Charles Laughton) kaj en adapto de Beau Geste.[6]

Carroll stelulis en la polemika Young Woodley (1930), poste en French Leave (1930). Ŝi havis duarangan rolon en frua adaptaĵo de Escape (1930) kaj estis la protagonistino en The School for Scandal (1930) kaj en Kissing Cup's Race (1930).

Carroll estis franca aristokrato en Madame Guillotine (1931) kun Aherne, poste faris alian kun Mander, Fascination (1931). Ŝi aperis en The Written Law (1931), poste subskribis kontrakton kun Gaumont British por kiuj li faris Sleeping Car (1932) kun Ivor Novello.[7]

Carroll havis grandan sukceson per I Was a Spy (1933), kiu havigis al ŝi premion al la plej bonkvalitan aktorinon de la jaro. Ĝi estis reĝisorita de Victor Saville.[8]

Ŝi ludis la titolrolon en la teatraĵo Little Catherine. Subite, ŝi anoncis planojn retiriĝi el filmoj por dediĉi sin al privata vivo kun sia edzo, nome la unua el kvar.

Carroll iris al Holivudo por aperi en The World Moves On (1934) por Fox; John Ford reĝisoris kaj Franchot Tone kunstelulis. Reen en Anglio ŝi estis en The Dictator (1935) por Saville, en kiu ludis la rolon de Karoline Matilda de Granda Britio.

Hitchcock redakti

Carroll altiris la atenton de Alfred Hitchcock kaj en 1935 stelulis kiel unu el la plej fruaj roluloj de prototipaj malvarmaj, inteligentaj blondulinoj de la reĝisoro en The 39 Steps. Bazita sur romano pri spionoj de John Buchan, la filmo iĝis sensacio kaj same por Carroll. En The New York Times oni diris, ke ŝia ludo estis "charming and skillful",[9]

La reĝisoro volis re-teamigi Carroll kun sia kolego de 39 Steps nome Robert Donat la venontan jaron en Secret Agent, prispiona streĉfilmo bazita sur verko de W. Somerset Maugham. Tamen sanproblemoj de Donat faris ke la teamo estu Carroll–John Gielgud. Dume ŝi faris kurton The Story of Papworth (1935).

Holivudo redakti

 
Ronald Colman kaj Madeleine Carroll en The Prisoner of Zenda, 1937.

Enirinta en la internacia stelularo, Carroll estis la unua brita belulino kiu atingis gravan usonan filmokontrakton. Ŝi akceptis enspezigan dungon de Paramount Pictures kaj estis kunludanto de George Brent en The Case Against Mrs. Ames (1936). Poste Carroll aperis en The General Died at Dawn (1936).

Ŝi estis pruntita al 20th Century Fox por ludi la protagonistinon en Lloyd's of London (1936) kiu steluligis Tyrone Power. Ŝi restis en la studio por fari On the Avenue (1937), nome muzikalo kun Dick Powell kaj Alice Faye.

Carroll iris al Columbia por It's All Yours (1937) kaj poste esti elektita de David O. Selznick kiel amatino de Ronald Colman en la biletvenda sukceso de 1937 nome The Prisoner of Zenda.

Walter Wanger elektis ŝin por Blockade (1938) kun Henry Fonda, pri la Hispana Enlanda Milito. Reen en Paramount ŝi faris kelkajn komediojn kun Fred MacMurray, kiel Cafe Society (1939) kaj Honeymoon in Bali (1939). Edward Small elektis ŝin por la sukcesa My Son, My Son! (1940) kun Aherne.

Carroll protagonistis en Safari (1940) kun Douglas Fairbanks kaj poste ludis kun Gary Cooper en North West Mounted Police (1940), reĝisorita de Cecil B. DeMille.

Paramount metis ŝin kun MacMurray denove en Virginia (1941) kaj en One Night in Lisbon (1941). Virginia stelulis Sterling Hayden kiu estis reparigita kun Carroll en Bahama Passage (1941). Carroll estis la amatino de Bob Hope en My Favorite Blonde (1942).

Notoj redakti

  1. "Madeleine Carroll Dies at 81; Film Actress of 30's and 40's". nytimes.com.
  2. "BIOGRAPHY OF MADELEINE CARROLL". The National Advocate. Bathurst, New South Wales. 2a de marto 1939. p. 4. Alirita la 1an de septembro 2017.
  3. "CAMERA ORDEALS", 12a de januaro 1929, paĝo 4. Kontrolita 3a de oktobro 2017.
  4. "ATLANTIC.", 18a de novembro 1929, paĝo 11. Kontrolita 3a de oktobro 2017.
  5. "THE ROOF", 22a de decembro 1929, paĝo 12. Kontrolita 3a de oktobro 2017.
  6. "MADELEINE CARROLL", 4a de majo 1930, paĝo 9. Kontrolita 3a de oktobro 2017.
  7. "MADELEINE CARROLL", 13a de majo 1933, paĝo 4. Kontrolita 3a de oktobro 2017.
  8. "BEST FILM PERFORMANCE LAST YEAR", 9a de julio 1937, paĝo 8. Kontrolita 2a de oktobro 2017.
  9. Andre Sennwald, "Alfred Hitchcock's New Picture, "The Thirty-Nine Steps,' " The New York Times, 14a de septembro 1935. Alirita la 12an de marto 2013.

Eksteraj ligiloj redakti