La madianoj estis origina popolo de Kanaano, menciitaj en la Malnova Testamento precipe en Eliro kaj Nombroj kiel loĝantoj de Madian. Oni supozas ke la bopatro de Moseo, Ĥetro, kaj la edzino de Moseo, Sefora, estis madianoj; kaj estis inter ili kun kiuj kunvivis Moseo fuĝinte sin el Egiptio. En Nombroj oni povas legi ke la hebreoj havis tre violentan konflikton kontraŭ la madianoj, sed venkitaj. Laŭ ordono de Moseo iliaj urboj estis bruligitaj kaj iliaj valoraĵoj konfiskitaj, la viroj, infanoj kaj ne-virgaj inoj murditaj kaj la virgulinoj disdonitaj inter la viroj.

Madianoj
historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Eksteraj ligiloj redakti