Madrida Esperanto-Liceo

Madrida Esperanto-Liceo aŭ en hispana Esperanto-Liceo de Madrid estas Esperanto-organizo kiu aktivas en Madrido, Hispanio.

Historio redakti

Estis Esperanto grupo en Madrido ekde 1907 (vidu: Madrida Esperanto-Grupo). Post la enlanda milito la aktiveco estis haltigita, sed oni rekreis grupon kun la nomo Madrida Esperanto Klubo en 1953. La nomoj de Madrida Esperanto-Liceo kaj Liceo Madrileño de Esperanto registriĝis en aprilo 1962, por montri pli klare la celon pri instruado. En 1979 okazis nomoŝanĝo en la oficiala hispana nomo, al Esperanto-Liceo de Madrid. En 1991 oni limigis la agadetendon al la municipo de Madrido. Okazis aktualigo de la statutoj en 1998 kaj 2005.

La grupo organizis diversajn naciajn kaj internaciajn renkontiĝojn. La plej lasta estis la 77-a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu parte koincidis kun la 51-a ILEI-Kongreso, en somero 2018.

Aktualo redakti

La nuna sidejo de Madrida Esperanto-Liceo troviĝas en la strato Rodríguez San Pedro, numero 13, de Madrido.

Nuna prezidanto, de la jaro 2020, estas Félix Jiménez Lobo[1] kaj sekretario Ricardo Biurrun. Antaŭa prezidanto estis Manuel Parra.

Ĝi eldonas retan revuon "Nia Voĉo".

Eksteraj ligoj redakti

Referencoj redakti