Madrigal de la Vera

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Madrigal de la Vera estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.

Madrigal de la Vera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres (Kacereso)
Komarko La Vera
Poŝtkodo 10480
Retpaĝaro retejo
Politiko
Urbestro Urbano Plaza Moreno (PP)
Demografio
Loĝantaro 1 824  (2008)
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 5° 22′ U (mapo)40.1475-5.3668055555556Koordinatoj: 40° 9′ N, 5° 22′ U (mapo) [+]
Alto 401 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Madrigal de la Vera (Ekstremaduro)
Madrigal de la Vera (Ekstremaduro)
DEC
Madrigal de la Vera
Madrigal de la Vera
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Madrigal de la Vera (Hispanio)
Madrigal de la Vera (Hispanio)
DEC
Madrigal de la Vera
Madrigal de la Vera
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Madrigal de la Vera [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas madrigaleños. La censita populacio en 2008 estis 1824 loĝantoj. Ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj okazis grava elmigrado el la vilaĝo, kio perdigis trionon de la loĝantaro, el ĉirkaŭ 3,000 loĝantoj al ĉirkaŭ 2,000 loĝantoj. Nuntempe oni ricevas alvenintojn de urboj aŭ de eksterlande.

Situo redakti

Madrigal de la Vera estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Vera, je altitudo de 401 m; je 170 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42 km². Madrigal de la Vera situas je deklivoj de La Sierra de Gredos integrata en la montaro nomata Sistema Central. Inter la provincoj de Ávila kaj Toledo.

La municipa teritorio limas norde kun la Sierra de Gredos kaj la municipa termino de Bohoyo, apartenanta al Ávila, sude kun la Rivero Tiétar kiu separas ĝin de Las Ventas de San Julián de Toledo. Okcidente limas kun la Kanjono de Minchonesm kiu faras limon kun Villanueva de la Vera. Oriente kun la Kanjono de Alardos, kiu limas kun Ávila kaj Candeleda.

Historio redakti

Jam estis antaŭromia setlejo kun kiuj la romianoj devis kontakti kaj pro tio konstruis la ponton. Dum la Mezepoko apartenis al la urbo de Plasencia, kiel granda parto el la komarko, kiu dumlonge nomiĝis ankaŭ La Vera de Plasencia.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (irigacio por kapsiko por produktado de papriko) kaj brutobredado (kaproj kaj freŝaj fromaĝoj) (48,5 % de laboristaro), dum 27,9 % al servoj, 18,8 % al konstruado kaj nur 4,8 % al industrio. Lastatempe kreskis turismo kaj gastigado (hoteloj, kampadejoj ktp). Tipa ĉirkaŭaĵo kaj belaj naturaj lokoj ĉefe pro abundo de akvo.