Mafino (laŭ elparolo de la angla originala vorto muffin, uzata en tiu formo en kelkaj lingvoj) estas nomo de du diversaj bakaĵoj en Usono kaj Britio. La brita mafino estas plate pretigita per gistofungo kaj estas manĝata kiel rostpano. En Usono, oni nomas tiun "angla mafino". La usona mafino disvastiĝis pli forte danke al kultura forto de Usono. La usonaj mafinoj estas malgrandaj rondaj kukoj, kiuj plej ofte estas bakataj per bakpulvoro kaj en specialaj bakformoj.

Usona mafino en paperformo.

Oni ofte enmiksas diversajn aldonaĵojn kiel fruktojn, raspaĵojn en la bazmaterialojn de la mafino.

Similas al la mafino la t.n. cupcake, kiu estas pli dolĉa kaj plej ofte kovrata per buterkremo (~ torteto).

Vidu ankaŭ redakti